UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 28, 2009

Roskilde-rokfestivalo en Danio

Fonto: la Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

Ni petas vian helpon disvastigi tiun anoncon pri tre alloga E-aranĝo en diskutlistoj, retpaĝoj, paperaj revuoj ktp. Dankon! 
Saluton,
En 2010, dum la Roskilde-rokfestivalo en Danio denove okazos internacia E-laborbrigado (27 junio - 5 julio 2009). 
Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga kaj dezirantoj labori pli povos gajni monon, per kiu ili povos, ekz., almenaŭ parte repagi sian vojaĝkoston. Bv. vidi la informojn, kaj se vi emas partopreni, por esti certa pri via loko, bv. rete aliĝi nun: 
http://roskilde.festoklubo.dk/
Se, krome, vi volas fari demandojn pri la laborbrigado, bv. skribi al: Simon Damkjaer Hazard; blindulo(ĉe)gmail.com
La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon sen pagi la bileton (240 eŭrojn), loĝlokon, manĝaĵojn estas, precipe por gejunuloj, taŭga motivo por eklerni kaj plulerni E-on.
Bona E-aranĝo - helpanto de instruanto! 
La etoso estas bonega. E-gejunuloj, kiuj partoprenis la RF 2009, deziras reveni tien!
Kunlabore kun la organizantoj - DEJO,

Maria Majerczak

Dec 27, 2009

Novjaraj Bondeziroj

Saluton al ĉiuj vizitantoj al ULL kaj ĉi tiu ties blogejo. Korajn bondeziroj de ĉio plej bona kaj prospera en la rapide alproksimiĝanta Nova Jaro 2010

Ĉar mi estis foren por por la Kristnasko, kaj mi ne havis okazon aliri al la Interreto kaj La Praktiko por sendi la bondezirojn, mi faras tion nun, eluzante la okazon ke ja Ortodoksa Kristnasko ankoraŭ alvenos, post la Nova Jaro. Ĉar ni ambaŭ, kaj la esperantistoj kaj la universalistoj, apartenas al ĉiuj religioj kaj kredoj al ni devus do egale validi kaj la universala akceptata unua kaj la aliaj festadoj, ĉu ne? Ja, ne nur la kristanoj ekzistas en la mondo, kiuj festas dum tiu ĉi tempo. Granda parto de la Esperanto movado,  ja festas tutmonde ankaŭ  la 15-a de Decembro, la naskiĝtagon de la kreinto de la Esperanto lingvo kaj la Esperanto movado, Ludwik Łazarz Zamenhof - Ludviko Lazaro Zamenhof.

Akceptu do ĉiuj la plej korajn kaj sincerajn, kvankam iomete malfruitajn, bondezirojn okaze de la Zamenhofa Tago kaj la Kristnasko kaj la Nova Jaro 2010!

Ĵus nelonge antaŭ la tradicia, okcidentmonda, kristnaska tempo mi intense laboregis por fari grafikajn kaj strukturajn ŝanĝojn al La Praktiko (ĉe la adreso http://lapraktiko.blogspot.com) kaj Universala Vivo Ligo blogejo kaj retejo (ĉe la adreso: http://www.esperlando.com/blogs) sufiĉe frue por sukcesi fini tion antaŭ la nova jaro. Mi sukcesis fari ĝis nun ŝanĝojn en La Praktiko, kaj la anglalingva retejo kaj blogejo Universala Vivo Ligo, situita ĉe la servilo WordPress.

Eble mi fine sukcesos ankaŭ finkonstrui la pollingvan version de la Universala Vivo Ligo retejo kaj Blogejo ĉe Wordpress. pri kiu mi laboras de ioma tempo. Tio ĉi tamen ankoraŭ iomete daŭros.


Mi esperas ke vi ŝatos la novan grafikan veston de ambaŭ, kaj la esperantlingva kaj la anglalingvsa organoj de ULL kaj Esperlando. Bedaurinde, nia ĉefportalo ESPERLANDO, ĉe la adreso: http://www.esperlando.com devos ankoraŭ iomete atendi por sia vestoŝanĝo, pro multe pli komplika afero kun ties konstrua strukturo. Estante la trilignva portalo ĝi estas multe pli komplika kaj postulas ankoraŭ multan laboron. Mi tamen esperas ke mi sukcesos transformi ĝin kaj signife modernigi jam ĉe la fino de Januaro 2010. Intertempe, Ankoraŭfoje, ĉion bonan al ĉiuj niaj legantoj kaj subtenantoj kaj ĝis la sekvonta fojo!

Elektito

Dec 22, 2009

Plurmileŭra Fraŭdo ĉe IEI

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
 
Miloj da eŭroj fraŭditaj de Esperanto-organizaĵo
Miloj da eŭroj senspure malaperis el la banka konto de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, rakontas bone informitaj fontoj. La estraro de IEI laŭ la samaj fontoj longe ne konsciis pri la liko en la konto, ĉar al ĝi estis prezentataj falsaj konteltiroj. Reprezentantojde IEI ne respondas al mesaĝoj pri la asertata fraŭdo. Same ne respondas demandojn Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI, kiu estis urĝe devigita forlasi sian postenon kaj sian loĝejon en la konstruaĵo de IEI.

Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la aŭtoro de la Cseh-metodo por instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbrücker.

IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaŭ deko da jaroj la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon (kvankam bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la  IEI-domo). El tiu ĉi ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan enspezon.

Pro diversaj donacoj kaj heredaĵoj IEI havas financan bonhavon, per kiu ĝi interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo.. Lastatempe montriĝis tamen, ke mono de donacintoj en neplanita maniero malaperadis el bankkonto de IEI.

Laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la malaperado de mono, ĉar al la estraro estis prezentitaj falsaj konteltiroj.

La likado de mono povis daŭri dum relative longa tempo, ĝis la komenco de oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la konto memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam evidentiĝis, ke iu kun aliro al la ŝlosilvortoj de la reta banko eluzis sian pozicion kaj elprenis plurajn milojn da eŭroj el la kapitalo de IEI.

La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum pli ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia posteno. En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras ĉe IEI." En komuniko poste sendita al kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde dankas aliajn kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj laboris ĉe la instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu laboras ĉe IEI".

La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazaĵo, Libera Folio turnis sin al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto forlasis sian postenon. Ĝis nun venis nenia respondo. Informoj ricevitaj de Libera Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de IEI subskribis juran sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kaŭzoj de la eksigo.

La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa direktoro de IEI konsentis forlasi antaŭ la 1-a de decembro sian loĝejon, kiun li ĝis tiam tre favore luis en la domo de IEI. Laŭ la nederlanda juro, forigo de luanto kontraŭ ties volo estas tre komplika kaj ofte tute ne ebla. Simile malfacila cetere estas maldungo de multjara laboranto sen reciproka interkonsento.

Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retpoŝtaj adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite forlasis sian postenon kaj sian loĝejon ĉe IEI, kaj ĉu lia foriro iel rilatas al la malkovr de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo alvenis ĝis nun.
----------------------------------------------------------
Ndlr: La tutan artikolon vi povas legi ĉe http://www.liberafolio.org/ -
kie vi povas aldoni ankaŭ vian personan komenton...
----------------------------------------------------------

Dec 10, 2009

Izraela toleremo de malsanuloj kaj ne plenlertuloj

Izraelo kiel Spartujo.

Klimatpinta Aferaĉo en Kopenhago

Malpurega Afero ĉe la ĉi-jara Klimatpinto

Kripta dokumento celita kontraŭ la malriĉaj landoj tra-likis tra la fingroj de malpuraj politikistoj klare kaj ne pridubeble ekspoziciante al  la mondo iliajn malpurajn intencojn konektite kun la hipokriteco, avaremo kaj malpuraj potenco-ludaj taktikoj. 

Dum la sekvonta semajno, oni proponos al gvidantoj de la ŝtatoj de la mondo, subskribon de la interkompreno kiu pliigas per si la rajtojn de la riĉaj ŝtatoj kaj limigas la rolon de UNO en la sekvontaj pri-klimataj negocadoj – kiel tio ĉi montriĝas, sen iu ajn dubo, en la teksto de la "dana opozicio", ricevita per la tagĵurnalo "Guardian".



Reprezentantino de Haitio dum la klimatpinto en la ĉefurbo de Danio /AFP

La dokumento nomita la "dana teksto" estis - laŭ la boninformitaj fontoj - prilaborita per grupo konsistanta el la reprezentantoj de: Grand-Britio, Usono kaj Danio. Ĝis nun oni montris tiun dokumenton nur al kelkaj ŝtatoj - „Guardian” pluinformas en siaj materialoj titolitaj: „Ĥaoso ĉe la Klimatpinto post la elfluiĝo de la dana teksto”. La disvolviĝantaj ŝtatoj interpretas tiun ĉi tekston kiel engvidon de la malegalaj limitoj pri emisiado de la karbonduoksido (CO2), kalkulata per la loĝantarokapo, en la ŝtatoj disvolviĝintaj kaj la disvolviĝantaj ĝis la jaro 2050. La riĉaj ŝtatoj povus laŭ tiu ĉi propono emiti preskau duoble pli da tiu ĉi gaso. Tiu ĉi „Interkompreno” kiu tralikis al „Guardian”, deiras foren de la principo de la „Kiota Protokolo”, ke la riĉaj ŝtatoj, emitantaj plimulton de la karbonduoksido devus entrepreni decidajn kaj leĝvalidajn sindevigojn rilate al la redukto de la emisiado de la vartmkulturejaj gasoj, dum kiam la pli malriĉaj landoj ne estus al tio ĉi devigitaj. Tiu ĉi projekto transdonas la evidente laŭfaktan kontrolon pri la financado de la batalo kontrau la klimatŝanĝoj al la Monda Banko kaj fortege dependigas ĉiun ajn financan helpon, destinitan por la klimatŝanĝaj alĝustiĝoj de la pli malriĉaj landoj, de la alpreno per ili de la longa vico de diversaj antaŭfaroj.
Konfidenca kaj proksima analizo de tiu ĉi teksto farita per la disvolviĝantaj ŝtatoj, al kiu aliris „Guardian”, montras tre profundan senkvietiĝon per la enhavo de tiu ĉi dokumento. Oni interpretas ĝin speciale kiel la dokumento kiu estus:

- deviganta la ŝtatojn disvolviĝantajn al esprimo de la konsento je konkretaj malpliigoj de la emisioj kaj aliaj paŝoj, kiujn oni ne antauvidis en la originala interkompreno de UNO;
- eĉ pli profunde disdividigi inter si la malriĉajn ŝtatojn per kreo de la nova kategorio de la "plej minacataj" disvolviĝantaj ŝtatoj
- malfortigi rolon de la UNO en mastrumado de la finacoj rilatntoaj la klimaton;
- engvidi ĝis la jaro 2050 limiton de la gasemisiado je la kvanto de 1,44 tunoj de la karbonduoksio per unu persono, en la kazo de la malriĉaj ŝtatoj, kaj 2,67 tonoj en la kazo de la ŝtatoj riĉaj.
Kiel la tagĵurnalo raportas, la disvolviĝantaj landoj koleregiĝis, ke la riĉaj landoj proponas tiun ĉi dokumenton kiel la preferaĵo sen ilia scio (ekster de ilia dorso) kaj sen priparolo de tiu ĉi afero kun ili dum la proceso de la negocado.

"Oni faras ĉi tion tute sekrete. Tutevidente, la intenco estas tiu ĉi ke, Barack Obama kaj gviduloj de aliaj riĉaj landoj perforte trapuŝu tion, kiam ili alvenos tien en la sekvonta semajno. Tio ĉi estas praktike la fino de la UNO-a proceso en tiu ĉi kampo" – esprimigis unu el inter la iomatoj, kiu rezervis resti anonima.
„Tiu ĉi teksto estis, laŭ intencoj de Danio kaj la riĉaj ŝtatoj, ludonta rolon de la ĉefa laborframo, kiu estu akceptota per la partoprenantaj ŝtatoj dum la sekvonta semajno. Ĉio ĉi tio formas la seriozan flamiĝpunkton ĝuste pro tio ĉi ke ĝi marĝenigas negocadan proceson de la Organizo de Unuiĝintaj Ŝtatoj kaj atestas al tio ĉi ke la riĉaj ŝtatoj malespere volas, ke mondaj gvidantoj havu dum la sekvonta semajno tiun ĉi tekston, pri kiu ili laboru”, skribas tiu ĉi tagĵurnalo.

En tiu ĉi dokumento nur estas tre malmultaj donitaĵoj kaj ciferoj, ĉar ili estu tien nur poste enskribitaj per la gvidantoj. Sed tiu ĉi projekto tamen tuj ĉe-fronte enhavas la postulon ke oni limigu kreskon de la temperaturo en la mondo ĝis 2 Celsiaj gradoj kaj antaŭvidas destini 10 miliardojn da dolaroj ĉiujare, inter la jaroj 2012 kaj 2015 por helpo al la malriĉaj landoj, ke ili „alĝustiĝu sin al la klimatŝanĝoj”.