UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Aug 19, 2009

Elektroinvertilo en Krizosituacio

Per: Zbigniew Wybraniec

Elektroinvertilo kaj Akumulatoro Kiel Krizosituacia Elektrejo

Malrapidturna alternatoro, iom da lignaĵo, iom da ŝraŭboj kaj ŝtalo, iu profund-cikla akumulatoro kaj la elektroinvertilo estas ĉio bezona por gajni la sendependecon de la elektropovaj monopoloj. Tio ĉi estas malmultkosta kaj povas esti fiksfarita porkonstante, se vi decidus establi sian propran ventopelan elektrejon en sia propra ĉedoma korto. Tia solvo estas pli bona ol la sunpaneloj kaj multe malpli kosta, dum kiam uzi 80% de ĉiuj la konsistopartoj tiel aŭ aliel bezonaj kiam uzi subateriojn (la sunpanelojn). Uzado de sunbaterio kiel opcia aldona elektebleco - en la sistemo hibridigita - estas ankaŭ ebla, kaj ĝi estas bona opcio se vi elektus fari tiel en la sekvonteco, post jam povi ŝpari la monon por la multkostaj sunpaneloj.

En Aŭstralio, nur dum lasta jaro, kostoj de la elektro plialtiĝis jam kvar foje, kaj ili minacas eĉ plu plialtigadi ĝin. Nur ĉi tiun jaron kosto de la elektro plialtiĝis ĉirkaŭ kvaroble pli multe ol dum tutaj lastaj 20 jaroj. Tio ĉi komencas esti jam neeltenebla al ĉiuj, speciale al la pensiuloj, al la homoj kun malaltaj enspezoj kaj salajroj, kaj al la senlaboruloj. Mezriĉa klaso ankaŭ sentas tre dolorige la konstantan mordadon de siaj financoj per avaregeco de la korporacioj monopolantnaj la elektropovon kaj diversaj senskrupulaj, monavidaj korporaciaj kaj merkatistoj senigitaj jam de ajna sento kaj perceptebleco de eĉ fundamentaj etiko kaj moraleco.

La plej simpla - kaj la plej facile atingebla – sistemo por uzo dum la krizosituacioj estas do la sistemo konsista el la aŭtomobila akumulatoro kaj invertilo, kiu estas konektebla al hejma elektrosistemo per la elektrokablo prinutranta loĝejon per elektropovo el la 1000 – 2000 W invertilo muntita en la aŭtomobilo. Ĉio ĉi tio instaleblas dum nur minutoj da labo por ĉion konekti kaj uzi. Ĝi estas ankaŭ tre efika kaj ekonomia, ĉar oni devas enŝalti aŭtomobilan motoron nur ĉirkaŭ ĉiuj 2 horoj por ĉirkaŭ 15 minutoj, por reŝarĝadi la akumulatoron por averaĝa hejmuzo de la elektro.

Oni povas ankaŭ elspezi nur iomete pli da tempo (ĉirkaŭ 20 minutojn) por ŝarĝi la akumulatoron se duobligi ties kapaciton, kaj/aŭ eĉ aldoni plian unu aŭ du altkapacitajn bateriojn. Tio ĉi ebbligos ke oni devu reŝarĝi la akumulatorojn nur ĉiujn 4 aŭ kvin horojn, anstataŭ du. Mezoskale, tio ĉi eĉ pli ekonomiigus tiun sistemon.

Se iu el inter la legantoj faros mem tun ĉi sitemon, bonvolu kontakti nin mesaĝante pri siaj atingoj al la adreso provizita sub ĉi tiu artikolo kaj kundividi kun ni siajn spertojn.

Ni volonte akceptos diversajn artikolojn kaj prilaboraĵojn pri la alternativaj energioj kaj similaj temoj.

webmaster@esperlando.zzn.com