UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 7, 2009

Epokfara Inventaĵo - Benzino en Pollando Farata el Karbonduoksido!

Fonto: www.stora.pl

Elpoligita per: Zbigniew Wybraniec


Ĉu ni produktos la benzinon el la karbonduoksido?


Foto. sxc.hu


Epokfara malkovro de Polaj sciencistoj el la Lublina Universitato!


Tio ĉi ne estas iu scienc-fikcio.
Polaj sciencistoj prilaboris metodon por gajni la ekologian brulaĵon (pelmaterialon) el la karbonduoksido (la duoksido de karbono). Tio ĉi estas la ideo, kiu povas revoluciigi kaj la energiindustrion kaj la brulaĵproduktadon – diras al„Rzeczpospolita” Jan Pietrosiński el Elektrociepłownia Lublin-Wrotków. (lElektreo kaj Varmo Farejo, Lublin-Wrotków.).

Sciencistoj el la, Maria Curie-Skłodowska Universitato, (Uniwersytet Marii Currie- Składowskiej) konvinkis jam al sia ideo la Nitrogenfaran Uzinon en Kędzieżyn Kożle, (Zakłady Azotowe w Kędzierzynie-Koźlu), ĝuste tie ekestos la unua komera instalaĵo. Morgaŭ subskribos intenc-leteron kun la plaj granda produktanto de la karbonduoksido en la Lublina Regiono – la Elektrejo Lublin-Wrotków.

Ankoraŭ ĉi jare, en Pollando povas komenciĝi konstruoo de unuaj kvar instalaĵoj kiuj estos produktantaj la ekologioan benzinon - informas gazeto "Rzeczpospolita".

Ni uzis tiucele artifikan fotosintezon, ĥemiajn reakciojn, dum kiuj la akvo kaj la duoksido de karbono, post aldoni katalizilon kaj sub influo de la profundskale ultraviola radiado transformiĝas je la metanolo (metana alkoholo, simila al etanolo estanta etana alkoholo). Poste oni subigas ĝin al la termika (per varmo) separado kaj sintezo de MTG (el metanolo je la benzino). Tiel ni ricevas la sintetikajn hidrokarbidojn, kiuj praktike ne diferenciĝas per io ajn de la substanco kiun ni enverŝas en niajn aŭtomobilajn kanistrojn. Ĝi tue samas kiel la, 108-oktana, brulaĵo. Pura kaj amika al la naturmedio – tiel prof, Dobiesław Nazimek, klarigas al "Rzeczpospolita" la principon de akirado de tiu ĉi brulaĵo el la duoksigeno de karbono.

Bedaŭrinde tamen, kiel informas “Rzeczpospolita”, tiu ĉi projekto ne ĝisatendis subtenon per la registara fako de la ŝtatmastrumado. Sed kial?

Por multaj, nia metodo aspektas tiel abstrakte ke ili simple ne kapablas ekkredi je ties efikeco.

Mi aŭdis kelkajn fojonjn ke tio ĉi odoras per scienc-fikcio. Nu... En tiu ĉi kazo, tio ĉi estas envere la scienco, sed tute ne iu fikcio – certigas profesoro Nazimek.

WP


No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.