UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 25, 2009

Kultivado de la Moringarbo - la Mirakloarbo

Tiun ĉi artikolon mi trovis antaŭ nelonge kaj mi decidis ke ĝi certe valoras esti tradukita kaj prezentita al pli vasta publiko parolanta la Internacian Lingvon - Esperanto. Kvankam, tiel nomataj, altevoliuintaj landoj enhavas multon da diversaj kuracmetodoj kaj modernaj kuraciloj, ili ofte estas tamen ne atingeblaj al multaj homoj kiuj estas malriĉaj. Malnbonnutrado do iĝas sekve de tio la ĉefkaŭzo de tre multaj malsanoj, inkluzive eĉ kun la kancero, diabeto, ktp...

Ankaŭ, estas pli kaj pli malfacila iu balancoplena manĝmaniero kiam la prezoj de ĉiuj gravaj - plej vitaminoplenaj kaj mikroelementoplenaj manĝaĵoj, fruktj kaj legumoj iĝas foje eĉ ne atingeblaj al jam tre multaj homoj, sed kun ties nombro eĉ plu kaj plu kreskanta...

Jen do venas helpo de tiu ĉi “mirinda arbo” la Moringarbo el tropikaj regionoj de la mondo. La arbo kiun oni tamen povas kreskigi ĉie, kiel la hejm[planto. Ĝi ne malpli utlilas tamen en ĉiu ajn ties formo. Ĝuu do ĉi tiun artikolon, la duan jam el la planata serio de pluraj ĉe ĉi tiu blogo.



Kreskigado de Moringarbo

Kultivado de Moringa por Persona aŭ Komerca Uzo


Moringo estas planto ideala por kultivi interne de la hejmo aŭ en la ĉedoma korto. Fakte, en Filipinoj tio ĉi estas precize tio ĉi kion oni faras tie kun ĝi. Vi povas pluki ties foliojn aŭ aldoni ilin kiel la parto de la bongustega freŝa salato. Uzu ĝin en unu el inter niaj multaj receptoj pri la uzado de la moringo, (ĝi estas escepte bongusta kun la kokidaĵo). Oni povas sekigi la foliojn por fari bongustegan verdan teon. Vi povas ankaŭ fari teon el la folia pulvoro de la moringo en la kafo-farilo. Se vi havas sufiĉe da folioj, vi povas sekigi ilin kaj transformi ilin je la moringa pulvoro, kiel ni mem tion faras, kaj uzi ties koncentritan nutraĵenhavon por balancigi sian dieton pliigante til siajn energinivelojn kaj ĉiutagan senton de la bonfarto. La eblecoj estas senfinaj.

Tiuj ĉi kiuj vivas en Usono, kaj speciale en ties sudaj kaj okcidentaj ŝtatoj, estas bonŝancaj ĉar oni povas kreskigi la moringarbon tie ekster la hejminterno. Moringarbo ne ŝatas troan malvarmon kaj perdas siajn foliojn dum la vintro. Tiuj ĉi el inter vi kiuj havas en sia regiono veran vintron, dum kiu neĝas kaj vetero frostas, ni rekomendas planti la moringarbon en la plantokreskigaj terpotoj, kaj teni ilin ekstere dum la printempo, somero (kaj eble parto de la aŭtuno kie tio ĉi eblos) sed re-portanti ilin hejmen kiam la vetero iĝas jam tro malkvarma.

Forcejo estas la plej ideala solvo en plimulto de la terenoj. Tiu ĉi planto mortos se ĝi estos tuta frostigita, sed ne malpli tamen, ĝi kapablas bone elteni mildajn frostojn. Moringarbo perdas ties foliojn kiam la meza temperaturo falas, por pli longa tempo, sub 70 gradoj (Farenheitaj).

La 12 specoj de la moringarbo apartenas al la plej koramataj en la bestmondo. Plej populara specio estas la “Moringa Oleifera”. Plimulto de esplorado farita en kampo de la prinutrado, akvo purigado kaj prinutrado de la brutaro, vegetalaj farboj, herbaĵaj medicinoj, kaj produktado de la oleo estas bazitaj je la “Moringa Oleifera” specio. Ĝi estas ankaŭ la plej facile akirebla (plej abunda). Do, kiam ni mencias la Moringon ni vere parolas pri la “Moringa Oleifera” specio.

Moringarbo kreskas en la varieco de la klimatoj kaj eĉ en substandardaj grundoj kaj ĝi estas same rapide kreskanta kiel ĝi estas utilega.kaj favorata. Ties normala kreskrapideco estas 3-5 metroj per jaro se allasita kreski sen pritranĉado (rikoltado). Ĝi estas unu el inter la plej rapide kreskantaj biomasaj rikoltablaĵoj sur tuta nia planedo, kiam ĝi estas ĝuste prinutrata. La semostoko de la bieno “Moringa Farms” apartenas al la specvariaĵo konata kreski 7 metrojn dum unu jaro se oni allasas ĝin kreski senkontrole. Plene maturiĝinta moringarbo povas kreski ĝis 35 futoj (preskaŭl 10.5 metroj).

Komercaj plantejoj de la Moringarbo kutime pritranĉas tiujn arbojn tiel ke ili ne trapasas la altecon de 3-4 metroj. Tia alteco allasas rikoltistojn la sencohavan atingeblecon, kaj la rikoltado kuraĝigas ties horizontalan diskreskiĝadon, kio laŭvice ebligas multe pli abundan produktadon de ties tre dezirataj altvaloraj folioj.


Ĝermigado de semoj por la proprapersona uzo

Ekzistas pluraj metodoj por germigadi la semojn. Iuj metodoj povas pli bone funkcii ol la aliaj, depende de la mikroklimato. Ni certas ke estas multaj el inter vi kiuj havas siajn proprajn metodojn por ĝermigi la semojn, do ni diros nur al vi kion ni mem faris, kio bone funkciis por ni kaj kio bonfunkciis por la kreskigantoj tra la mondo.

Moringarbaj semoj havas flugiletojn kaj ili havas la dimenzion de la granda pizo. La semoj ne bezonas la sunlumon por ekĝermi. Jen estas iom da sugestoj pri ties ekĝermigado.

  1. Trempu la semojn por 24 horoj en la akvo; la semo avide trinkos en tiu ĉi procedo la akvon kiun ĝi bezonas por ekĝermi, kaj deprenu ilin el la lokvo post 24 horoj..

  2. Enmetu la semojn en la plasta saketo kaj metu en la varma, malluma loko kiel la tirkesto aŭ ŝranko. Tempo de la ĝermigado daŭras inter 3-14 tagoj. Ne aldonu kroman akvon al la saketo.

  3. Kontrolu ilin post ĉiuj du tagoj. Kiam la semoj jam forromiiĝis el la fulgilhava ŝelo, vi rimarkos du elkreskaĵojn elstarantajn el la semo.

  1. Ne atendu ĝis la elkreskaĵoj iĝos tro longaj kaj maldikaj ĉar ili povas facile rompiĝi kiem transplanti ilin. Unu el inter la elkreskaĵoj havos laŭaspekte iomete disiĝintan kreskon ĉe la fino; tio ĉi estas la ekreskaĵo kiu enhavas la unuajn folietojn, (cotyledons) kaj ĝi devus esti la elkreskaĵo eksponita al la suno. Plantu la semojn ¾ da colo sub la grundo surfaco kun la ĝusta (altenkreska) elkreskaĵo supren. Plantu la elĝermintajn semojn en la komerca aŭ torfa plantpoto uzante la altkvalitan plantpotan grundon. Sablohavaj grundoj ankaŭ bone taŭgos. Uzu la plantpoton lkiu estas almenaŭ 18 colojn profunda se tio ĉi estas la fina hejmo por la arbo. Moringarbo amas la sunon, do certiĝu ke ĝi havu multe da suno. Kvankam la arbo estas tolera je la sekeco, ĝi povas esti akvumata ĉiutage, nur ne allasu la radikojn resti dronigitaj per akvo por longaj tempoperiodoj. Se vi vivas en speciale varmega zono, ne allasu junajn arbeton esti tuttage eksponitaj je plena suno. Pririgardu ilin, ili mem “diros” al vi kiam ili iĝas troinfluitaj per troa suno, akvo aŭ manko de nutraĵoj.

  2. Bona ideo estas uzado de la plantpotoj por komenci kreskigi la moringarbojn ĉar oni havas pli da kontrolo pri la flegado de la juna arbeto. Varia pestaro manĝos la moringarbajn bebojn se ili nur povos. Estas rekomendinda ke vi allasu la enpotitajn plantojn kreski en siaj plantpotojn almenaŭ 8 semajnojn, aŭ eĉ pli longe, antaŭ ol transplanti ilin al la grundo. Kiam transplanti, provu tute ne aflikti la radiksistemon. Kiel tiuj de multaj palntoj, la radikoj estas speciale sensitivaj ĝis la tempo kiam ili bone establiĝas en la grundo.

  3. Se uzi plastan plantpoton, antaŭ ol transplanti al la grundo uzu longan maldikan klingon por lozigi la grundon ĉe la randoj de la poto. Renversu la poton por allasi tutan planton kune kun la grundo kaj radiksistemo ne tuŝita elglitiĝi el ties enhavigilo. Tio ĉi preventas kontraŭ inflikto de ia ajn damaĝo al la radikoj. Havu la truon jam antaŭe elfositan, kaj ĝentile enmetu ĉion en la plantotruon. Se vi plantas pli ol unu arbon, lokigu la plantojn ĉirkaŭ 7-10 futojn unu de la alia por havi optimume bonan alireblecon al ĉiu arbo kiam ili maturiĝos. A arbo disbranĉiĝos 3 ĝis 4 futojn de sia trunko do tiu ĉi spacigo allasos vin libere paŝi inter la arboj kaj allasi la sunlumon plenumi ties propran laboron. Evidente, se vi volas havi la ventoŝirmilon, nur planu ilin ĉiujn en la distanco de nur 1 futo, kiel oni tion faras en Afriko kaj Indio. Moringarbo kiel ĉiu planto aprecas abundecon de la akvo, kune kun abundeco de la plantonutraĵo, kaj abundan sterkaĵon.

  1. Ne forgesu ke vi povas ĉiam nur meti la semojn en la grundon aŭ granda plantpoto, kaj akvumi. Ni trovis ke Moringo estas sentiva je la volumo de la grundo en kiu ĝi komencas siaqn vivociklon.


Komerca ĝermigado kaj plantado

Se vi planas kultivi dekojn, aŭ centojn da arboj legu la sube sekvantan artikolon fare de la monda aŭtoritatulo pri Moringo, Lowell Fuglie. Sro. Fuglie estas altspertulo kaj fidinda fonto de informoj pri la komerca kultivado de la Moringarbo. Sro. Fuglie estas produkta direktoro de la projekto pri helpo al malsatuloj ĉe la Eklezio Mondo Servo en Senegalo, Afriko, kaj li kultivas plurmilojn da Moringarboj en tiu regiono.


KULTIVADO DE MORINGARBO


Lowell J. Fuglie kaj K. V. Sreeja

Moringa oleifera stas kredata esti naciulo de la sub-Himalajaj regionoj la norda Indio sed estas nun trovebla mondskale en la tropikoj kaj la sub-tropikoj. Ĝi kreskas plej bone en la senpera sunlumo kaj je la altecoj de malpli ol 500 metroj.. Ĝi toleras vastan gamon da grundkondiĉoj, sed tamen preferas la grundon neutralan ĝis iomete acidan (pH. 6.3-7.0), bone drenitand, sablan aŭ loesan. Minimuma jara pluvbezono estas estimata je 250mm kun maksimumo de pli ol 3000mm sed en la grundo tasorbita per akvo por longa tempo la radikoj havas la tendencon putriĝi. (En la regionoj kun peza pluvado, la arboj povas esti plantitaj sur malgrandaj montetoj kaj holmoj por ebligi la forfluadon de troa akvo). Posedo de longa ĉefradiko kaŭzas ĝin esti altresista je periodaj veterosekoj. La arboj povas esti facile kultivataj el la semoj aŭ detranĉoj (defalaĵoj). Temperaturorezistaj limoj estas inter 25-35 Celsiaj gradoj (0 ĝis 95 gradoj Fahrenheit), sed tiu ĉi arbo toleros ĝis 48 gradojn (Celsiaj) en ombro kaj ĝi povas ankaŭ travivi leĝerajn frostojn. Moringaj semoj ne havas dorman periodon, do ili povas esti plantitaj tuj post maturiĝi kaj ili retenos la kapablecon ĝermi ĝis unu jaro. Moringarboj floros kaj fruktos ĉiujare, kaj en iuj regionoj eĉ dufoje dum ĉiu jaro. Dum la unua jaro de sia vivo, la Moringarbo kreskos ĝis kvin metro alta kaj naskos la florojn kaj la frukton. Se lasita senprizorge, tiu ĉi arbo povas eventuale atingi 12 metrojn de alteco kun la trunko larĝa je 30cm; tamen, povas esti ĉiujare pritranĉata ĝis nur unu metro alte, mezurante de la grundsurfaco. Ĝi rapide rekreskos kaj produktos la foliaron kaj guŝojn en la distancoj facile atingeblaj por la rikoltanto. Post tri jaroj la Moringarbo fruktos per 400-600 guŝoj ĉiujare kaj la plenmatura arbo povas produkti ĝis 1,600 guŝoj.

EN LA PLANTFLEGEJO:

Uzu plastajn saketojn kun la dimenzioj de ĉrk 18cm de alteco kaj 12cm en diametro. La grundmiksaĵo por la saketoj devus esti leĝera, do. 3 partoj da grundo je 1 parto da sablo. Plantu du aŭ tri semojn en ĉiu sako unu ĝis du centimetrojn profunde. Tenu tion ĉi humida, sed ne tro malseka. Ĝermiĝo okazos post 5 ĝis 12 tagoj, depende de la aĝo de la semo kaj la metodo de antaŭpritrakto (preparo). Forigu ĉiujn eventualajn kromajn elĝermaĵojn (plantidojn), postlasante nur unu en ĉiu sako. La elĝermaĵoj (plantidoj) povas esti plantitaj eksteren kiam ili estas 60-90cm altaj. Kiam transplanti eksteren, tranĉu truon en fundo de la sako sufiĉe grandan ke ĝi allasu la radikoj libere elmerĝiĝi el ĝi. Certiĝu ke la grundo ĉirkaŭ la radikoj de la plantido postrestu tie..

Por certigi rapidan elĝermiĝadon, povas esti aplikita unu el inter tiuj ĉi tri metodoj de antaŭpreparo de la semoj:

  1. Trempo de la semoj en akvo dum tuta nokto antaŭ ties plantado.

  2. Krakado de la ŝeloj de semoj antaŭ planti ilin.

  1. Forigo (entuta) de la semsheloj kaj plantado de nur la semkernoj.

EN LA AGROKAMPO:

Se planti grandan kampoparcelon estas rekomendata antauxe plugi la grundon. Antaŭ ol planti la semojn aŭ la plantidojn, elfosu la la plantfosaĵojn ĉirkaŭ 50cm profunde kaj kun la sama larĝeco (diametro). Tiuj plantfosaĵoj servas por lozigi la grundon kaj helpas reteni la humidecon kaj humon en ĉirkaŭaĵoj de la radikaro. Kaj ebligante al la radikoj de la plantidoj rapide disvolviĝi. Komposto aŭ sterko en la kvanto de 5kg per la elfosaĵo povas esti miksita kun la freŝa humo ĉirkau de la elfosaĵo kaj uzita por plenigi la elfosaĵon. Evitu uzi por tiu ĉi celo la grundon devenantan el la elfosita por la planto fosaĵo: freŝa humo enhavas bonefikajn mikrobojn kiuj povas ehlpi pri la pli efektiva kresko de la radikaro. Unu tagon antaŭ la transplantado al la plantkampo, akvumu bone la plenigitajn elfosaĵojn aŭ atendu ĝis la bona pluvo antaŭ transplanti la plantidojn. Pleniu la elfosaĵon per humo antaŭ transplanti la plantidojn.. En la regionoj kun pezaj pluvoj, la grundo povas esti formita en la formo de proksimime konusformaj altaĵoj por ebligi ties pli facilan drenadon. Ne akvumu tre multe por unuaj kelkaj tagoj. Se la plantidaoj falus, alligu ilin por la subteno, per la peco da ŝnuro, al la 40cm alta bastono.

SENPERA PLANTADO DE LA SEMOJ:

Se la akvo estas atingebla por la akvumado (i.a., ĉe la ĉedoma korto), la arboj povas esti plantitaj el semoj rekte kaj kreskigitaj dum iu ajn jartempo. Preparu unue la plantfosaĵon, akvumu, kaj tiam planigu la fosaĵon per la grunsurfaca humo miksita kun la komposto aŭ sterko antaŭ ol planti la semojn. En kazoj de la grandaj kultivkampoj, la arboj povas esti semitaj en la grunsdon senpere ĉe la komenco de la malseka sezono.

KRESKIGADO EL LA DETRANĈAĴOJ (DEFALAĴOJ) :

Uzu la malmolan jam lignon,, ne la verdan ankoraŭ lignon, por la detranĉaĵoj (defalaĵoj). La detranĉitaj pecoj devus esti 45cm ĝis 1.5m longajkaj 10cm dikaj. La defalaĵoj (detranĉaĵoj) povas esti rekte plantitaj aŭ plantitaj en la sakoj en la plantflegejo. Kiam planti senpere, plantu la defalaĵojn en la leĝera, sableca grundo. Plantu unu trionon de la tuta longeco (de la defalaĵo) en la grundo (t.e., se la defalaĵo estas 1.5m longa, plantu ĝin 50cm profunden). Ne akvumu; se la grundo estas tre peza, aŭ malseka, la radikoj povas putriĝ. Kia,m la elfalaĵoj estas plantitaj en la plantflegejo, la radiksistemo formiĝas malrapide. Aldonu la fosforon tal la grundo se eblas por kuraĝigi la radikoformiĝadon. La defalaĵoj plantitaj en la plantflegejo povas esti transplantitaj eksteren post 2 aŭ 3 monatoj.

DISTANCIGADO:

Por intensiva Moringo produktado, plantu la arbon en la distano de tri metroj unuj de la aliaj, kaj en la remoj (vicoj) ankaŭ 3 metrojn unuj de la aliaj. Por certigi sufiĉan sunon kaj aerfluon estas ankaŭ rekomendinda planti la arbojn orientitaj je la direktoj oriento-okcidento. Kiam la arboj estas parto de la alea rikolta sistemo, tiam devus esti la distanco de 10 metroj inter la vicoj. The area between trees should be kept free of weeds.

La arboj estas ofte distancigitaj en la linio unu metron aŭ malpli aparte unuj de la aliaj por tiel krei la vivantan barilpalisaron el la junaj arboj. Moringarboj povas esti plantitaj en la ĝardenoj; la radiksistemo de tiu ĉi arbo ne kompeticia kun aliaj plantoj pri la surfacaj nutraĵoj pro ties profundeco kaj la leĝera ombro provizata per tiu ĉi arbo okazos bonefika por tiuj ĉi vegetaĵoj, legomoj kaj plantoj kiuj estas tro sentivaj pri la senpera sunlumo. De la dua jaro jam, Moringa povas esti interplekte interplantata kun la maizo, sunfloro kaj aliaj amasproduktaj plantaĵoj. Sunfloro estas speciale recomendata por helpi pri sarkado de la fiherbaĉoj[1], Tamen Moringarboj estas konataj esti alte komiitaj kun la ovoplanto (Solanum melongena) kaj la dolĉa maizo (Zea mays) kaj ĝi povas redukti ĝis eĉ ĝis 5o% ties rikolton.[2]

PINĈPLUKADO DE LA KRESOKPINTOJ:

Kiam la plantidoj atingos la altecon de 60cm en la ĉefkampo, depinĉu (pluku) la finan kreskopinton 10cm de ties supro (depluku ties 10 cm longan pacon). Oni povas fari tion uzante la fingrojn ĉar lafina elkreskaĵo de la plantfinaĵo estas mola kaj sen la arboŝela fibraĵo kaj facile rompiĝema, do facile derompebla. La pluktondilo aŭ simpla tranĉilo povas ankaŭ esti uzita tiucele. Post tiu ĉi plukado, post ĉirkaŭ unu semajno pli komencos aperi, tuj sub la detranco sur la ĉefa tigo, la akcesoraj duagradaj branĉoj. Kiam tiuj elbranĉiĝoj atingos la longecon de 20cm, detranĉu de ilin ĉiuj ankaŭ 10cm. Usu akran klingon por fari ablikvajn tranĉojn. Tiam aperos post certa tempo ankaŭ triagradaj akcesoraj branĉoj, kaj tiujn ĉi ankaŭ pritraktu la same. Tiu ĉi priplukado, fartita kvar fojoiojn antaŭ aperos la floroj (kiam la arbo estas nur tri monata), igos la arbon iĝi arbustaspekta kaj ĝi produktos multajn guŝojn an la facilatingebla distanco. Plukado helpas la arbon formi fortan produktivan framon por maksimuma rendimento. Se oni ne plukos ĝin, la arbo havas tendencon kreski alta vertikalen kiel la masto, kun malmultaj floroj kaj nur kelkaj fruktoj (guŝoj) troveblaj nur alte, ĉe la pinto.

Por la ĉiujara rikoltoplantado de Moringarbo, tujsekve post la fino de la rikolto , tranxu la ĉeftrunkon de la arbo ĝis ĉirkau 90cm de la grundnivelo. Post ĉirkau du semajnoj 15 ĝis 20 elbranĉiĝoj aperos sub la tranĉloko. Allasu nur 4-5 robustajn branĉojn plu kreski kaj detranĉu la ceterajn elbranĉaĵojn dum ili estas plu junaj, antaŭ aol ili kreskos longaj kaj malmoliĝos.. Kontinuu la saman priplukan procedon kiel farinte kun la novaj plantidoj por fari la arbon branĉriĉe arbustaspekta. Post la dua rikolto, la arboj povas esti forigitaj kaj novaj plantidoj plantitaj, por atingi maksimuman produktivecon.

Por la ĉiujara produktadotipo de Moringo, forigu ĉiujare nur la mortajn kaj trolacitajn branĉojn. Post ĉiuj 4 aŭ 5 jaroj, detranĉadu la arbon tuta, ĝis unu metro de la grundsurfaco, kaj allasu ĝin rekreski.

AKVUMADO

Moringarboj ne postulas multan akvumadon. En tre sekaj veterkondiĉoj, akvumu regulare dum unuaj du monatoj kaj post tio ĉi, nur k9iam la arbo komencas evidente suferi. Moringarboj floros kaj produktos tamen la guŝojn ĉiam kiam estas akirebla sufiĉe abunda akvo. Se la pluvado kontinuas tra tuta jaro Moringarboj produktos preskaŭ kontinuan rendimenton. En sekaj kondiĉoj, oni povas kaŭzi floradon de Moringarbo per la akvumado.


STERKADO

Ĝenerale, la Moringarboj bone kreskos sen aldoni multe da sterko. Bestdevena sterko aŭ kompostaĵo povas esti miksita kun la fekunda grundol uzata por plenigi la plantfosaĵojn. Fosphoron oni povas aldoni por pliigi la formiĝadon de la radiksistemo, kaj la nitrogeno ebligos pli bonan kreskadon de la baldakeno da folioj. En certaj partopj de Indio, 15cm profundaj ringformaj tranĉeoj estas elfosataj ĉirkaŭ la arbotrunko 10cm for de tiu arbotrunko dum la pluva sezono kaj ili estas plenigata per verdaj folioj, bestodevena sterkaĵo kaj cindro. Post tio ĉi, oni kovras tiun tranĉeojn per la fekunda grundo. Tia preparo laudire kaŭzas pli altan rendimenton de la guŝoj. Esploro farita en Barato (Indio) montris ankaŭ ke aplikado de pli ol 7.5kg de la bestodevana biensterkaĵo kaj 0.37kg de la amonio sulfido (ammonium sulfate) (amonia sulfido) per ĉiu arbo povas eĉ trioble pliigi la redimenton (rikolton).[3]

Ĝenuloj Noculoj kaj Malsanoj

Moringo nature facile rezistas plimulton da ĝenvivaĵoj. En tre troakvohavaj kondiĉoj, povas okazi al ĝi Diplodio putro. En tre malsekaj kondiĉoj do, la plantidoj povas, esti plantataj en la arte faritaj altaĵoj kaj montetoj tiel ke la troa akvo fordreniĝi. Bovaro, ŝafoj, porkoj kaj kaproj avide manĝos Moringajn plantidojn,guŝojn kaj foliojn. Protektu Moringajn plantidojn kontraŭ la bienbestaro per instalo de la barilo aŭ per planto de la viva barilo ĉirkaŭ la plantejo. La vivanta povas esti elkreskigita per Jatropha curcas, kies semoj ankaŭ produktas la oleon bonan por produkti el ĝio la sapon. Ĉe la arboj jam maturaj, la malaltaj branĉoj povas esti detranĉitaj tiel ke la kaproj kaj alia bienbestaro ne povu atingi la foliojn kaj guŝojn. Termitoj povas esti la problemo, speciale kiam estas plantitaj la defalaĵoj (detralĉaĵoj).

Inter la problemalpaŝoj rekomendindaj por protekti la plantidojn kontraŭ termitoj:[4]

· Apilku la deŝiraĵon el kastor-olea plantaĵo, foliojn de la oleo-planto, elĉizaĵoj el la mohagonia arbo, folioj de tefrozio (tephrosia) aŭ la foliojn de la Persa liio ĉirkau de la trunkobazo de la plantoj.

· Akumulu cindrojn ĉirkaŭ la trunkobazo de la plantidoj.

· Sekigu kaj pulvorigu tigojn kaj foliojn de (Lions Ear) Leona Orelo? aŭ la Meksica Papavo? (Mexican Poppy) kaj disigu la polvon ĉirkaŭ la bazo de la plantaj trunkoj.

En Barato, cariaj raŭpoj estas raportitaj kaŭzi senfoliigojn se ne prizorgite per la antiĝenaj ŝrucaĵoj. La burĝonvermo (Noordia moringae) kaj la skvamaj insektoj kiel: (Diaspidotus sp) kaj (Ceroplastodes cajani) estas laŭ raportoj kapablaj kaŭzi seriozan damaĝon. Ankaŭ raportitaj kiel seriozaj ĝenaĵoj en Barato estas; Aphis craccibora, la borulo Diaxenopsis apomecynoides kaj la fruktomuŝo Gitonia sp.[5]. Aliloke, Aliloke en la mondo, kie Moringo estas la enkondukita arbo, lokaj ĝenuloj kaj noculoj estas malpli multaj.

RIKOLTADO

Kiam rikolti guŝojn por la homa konsumo, rikoltu kiam la guŝoj estas ankoraŭ junaj (ĉirkaŭ 1 cm en diametro) kaj facile derompiĝas. Pli maljunaj guŝoj formas malmolan eksteraĵon, sed la blankaj semoj kaj la karno postrestas manĝeblaj ĝis tiam kiam komenciĝas la maturproceso.

Kiam produkti la semojn por planti aŭ por gajni el ili oleon, allasu la guŝojn bruniĝi sur la arbo. En iu kazoj, povas eĉ okazi necesa subteni iel iujn branĉojn por helpi tiujn branĉon teni tro multajn guŝojn, por preventi ties derompiĝon. Rikoltu la guŝojn antaŭ ol ili komencos kraki, malfermiĝi, kaj la semoj komencos malsuprenfali al la grundo. La semoj povas esti kolektataj en la bone ventumitaj sakoj kaj storataj en ombraj lokoj.

Por fari saŭcojn el la folioj, rkoltu la junajn plantidojn, kreskofinaĵojn, aŭ junajn foliojn. Pli maljunaj folioj devas esti unue senigitaj de ties malmola kaj drateca tigaĵaro. Tiuj ĉi pli maljunaj folioj pli taŭgas por la sekigado kaj farado el ili la sekan foliopulvoron ĉar ties malmolaj tigoj kaj aliaj nedezirindaj partoj estas forigataj dum la pista kaj kribra procedoj.


Fontoindikoj

Fuglie, L., 1999. Producing Food Without Pesticides: Local solutions to crop pest control in West Africa. CTA, Wageningen, The Netherlands.

Morton, J.F. 1991. The Horseradish Tree, Moringa Pterygosperma (Moringaceae) - A Boon to Arid Lands? Economic Botany. 45(3):318-333.

Ramachandran, C., K.V. Peter, and P.K. Gopalakrishnan, 1980. Drumstick (Moringa oleifera): A Multipurpose Indian Vegetable. Economic Botany. 34(3):276-283.

Sreeja, K.V. 2001. Horti Nursery Networks, Tamil Nadu, India. Personal email of 26/03.

Warndorff, T. 2001. Personal email of 22.03.

Perdew, Rodney, President, Moringa Farms

Moringa Plantation Senegal

Moringa Tree 8 months old, Moringa Plantation in India

left to grow unattended.


Moringa Farms: Tel 818 995-1185

PO Box 55444

Fax 818 995-1127

Sherman Oaks, CA 91413 info@moringafarms.com

[1] Warndorff, T. Personal email correspondence.
[2] Ramachandran, C., K.V. Peter, and P.K. Gopalakrishnan, 1980. Drumstick (Moringa oleifera): A Multipurpose Indian Vegetable. Economic Botany 34(3):276-283.
[3] Ramachandran.
[4] Fuglie, L., 1999. Producing Food Without Pesticides: Local solutions to crop pest control in West Africa, CTA, Wageningen, The Netherlands.
[5] Morton, J.F. 1991. The Horseradish Tree, Moringa Pterygosperma (Moringaceae) - A Boon to Arid Lands? Economic Botany 45(3):318-333.


*************************************

Jul 7, 2009

Epokfara Inventaĵo - Benzino en Pollando Farata el Karbonduoksido!

Fonto: www.stora.pl

Elpoligita per: Zbigniew Wybraniec


Ĉu ni produktos la benzinon el la karbonduoksido?


Foto. sxc.hu


Epokfara malkovro de Polaj sciencistoj el la Lublina Universitato!


Tio ĉi ne estas iu scienc-fikcio.
Polaj sciencistoj prilaboris metodon por gajni la ekologian brulaĵon (pelmaterialon) el la karbonduoksido (la duoksido de karbono). Tio ĉi estas la ideo, kiu povas revoluciigi kaj la energiindustrion kaj la brulaĵproduktadon – diras al„Rzeczpospolita” Jan Pietrosiński el Elektrociepłownia Lublin-Wrotków. (lElektreo kaj Varmo Farejo, Lublin-Wrotków.).

Sciencistoj el la, Maria Curie-Skłodowska Universitato, (Uniwersytet Marii Currie- Składowskiej) konvinkis jam al sia ideo la Nitrogenfaran Uzinon en Kędzieżyn Kożle, (Zakłady Azotowe w Kędzierzynie-Koźlu), ĝuste tie ekestos la unua komera instalaĵo. Morgaŭ subskribos intenc-leteron kun la plaj granda produktanto de la karbonduoksido en la Lublina Regiono – la Elektrejo Lublin-Wrotków.

Ankoraŭ ĉi jare, en Pollando povas komenciĝi konstruoo de unuaj kvar instalaĵoj kiuj estos produktantaj la ekologioan benzinon - informas gazeto "Rzeczpospolita".

Ni uzis tiucele artifikan fotosintezon, ĥemiajn reakciojn, dum kiuj la akvo kaj la duoksido de karbono, post aldoni katalizilon kaj sub influo de la profundskale ultraviola radiado transformiĝas je la metanolo (metana alkoholo, simila al etanolo estanta etana alkoholo). Poste oni subigas ĝin al la termika (per varmo) separado kaj sintezo de MTG (el metanolo je la benzino). Tiel ni ricevas la sintetikajn hidrokarbidojn, kiuj praktike ne diferenciĝas per io ajn de la substanco kiun ni enverŝas en niajn aŭtomobilajn kanistrojn. Ĝi tue samas kiel la, 108-oktana, brulaĵo. Pura kaj amika al la naturmedio – tiel prof, Dobiesław Nazimek, klarigas al "Rzeczpospolita" la principon de akirado de tiu ĉi brulaĵo el la duoksigeno de karbono.

Bedaŭrinde tamen, kiel informas “Rzeczpospolita”, tiu ĉi projekto ne ĝisatendis subtenon per la registara fako de la ŝtatmastrumado. Sed kial?

Por multaj, nia metodo aspektas tiel abstrakte ke ili simple ne kapablas ekkredi je ties efikeco.

Mi aŭdis kelkajn fojonjn ke tio ĉi odoras per scienc-fikcio. Nu... En tiu ĉi kazo, tio ĉi estas envere la scienco, sed tute ne iu fikcio – certigas profesoro Nazimek.

WP