UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 20, 2009

Muzika Roskilde-Festivalo, en Danio


Novaĵservo de Pola Sekcio de ILE

Karaj gesamideanoj.

Ankoraŭ disponeblas multaj lokoj en la internacia E-laborbrigado okazonta dum la muzika Roskilde-Festivalo, en Danio, 28 junio - 6 julio 2009 (bedaŭrinde, pro la tre proksima dato, la oferto validas por personoj ne bezonantaj vizon).
La restado estas senpaga kaj, krome, eblas gajni monon. Oni povas uzi ĝin por pasigi la sekvan semajnon en Danio, partoprenante la Kulturan E-Festivalon (KEF), en "la urbo de Hamleto". Tiu aranĝo estas tre interesa kaj malmultekosta.
Se vi, krome, havas demandojn pri la laborbrigado, eblas skribi al: Simon Damkjaer Hazard <blindulo@gmail.com>.

Kelkaj el inter ni partoprenos la Roskilde-Festivalon (en la listo de partoprenantoj ni ne vidas aliajn polojn, krom unu).
La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon estas en nia, junulara medio, taŭga allogilo lerni E-on. Tiu "laborfestado", simile kiel la E-renkontiĝo en Nepalo, pri kiuj ni informadis per niaj kutimaj E-afiŝoj legeblaj en krakovaj superaj lernejoj, vekis intereson de neesperantistoj kaj estis lastaŭtune por iuj motivo eklerni la lingvon.

Eble vi konas personojn, kiuj dezirus profiti interesan someran restadon inter esperantistoj aŭ deziras uzi la informon varbante por E-o.

La ĵus ricevitan de la organizantoj informon pri la eblo aliĝi al la festivalo ankoraŭ nun, kun ĝojo
transdonas al vi,
salutante vin
gekolegoj el la
Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato, Krakovo,
kaj Maria Majerczak (gvidantino).

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.