UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jun 10, 2009

Ajlo - la mirakla herbaĵo kaj nutraĵo




Ajlo - Mirakla ĉiosanigaĵo, bongustega spico pliboniganta guston de manĝaĵoj.

Fonto: http://www.gettingtogather.com/


Per: La Drako

Tradukis: Zbigniew Wybraniec

Iom da Historio

Ajlo estas unu el inter la herbaĵoj kies gravecon mondo neniam konsiderus pretervidi eĉ por ioma tempo. Mi mem uzas ĝin kaj por kuracaj celoj kaj kiel aldonaĵo al la manĝaĵoj. Mi komencis uzadi ĝin nur kiel la spico, ĉar la manĝaĵo neniam plu jam gustus bone sen ĝi. Nun mi uzas ĝin ankaŭ por la medicinaj celoj. Ĉar mi jam estas iom maljuna, kaj mi havas Alzhaimer-an malsanon, mi uzas ĝin por mia malpliigado de ĥolestrerolo en mia sango kaj la sangopurigado, sed ĝi estas unu el inter la konsistigaĵoj kiuj estas en la medikaĵo, kiun mi uzas por kontraŭbatali la Alzheimeran malsanon..

Tiu ĉi artikolo estos pli la logikaĵo ol iu scienco, Per tio ĉi mi komprenas ke ni observis kion ajlo faras dum miloj da jaroj, kaj de kiam la personoj "Iam konsideritaj esti la sciencistoj" dum la pasintaj epokoj suprenlevis tiun ĉi liliaco-bulon je la podio de la vera miraklo de la kuracado. Modernaj sciencistoj diras nenion, sed pretas koncedi ke ĝi fakte havas multajn bonefikajn efektojn je la sano. Mi pensas ke ni devas iom studi historion de ajlo por ke ni povu iel ajn konkludi pri ĝi. Memoru, tio ĉi estas artikolo per logika konkludo, kaj observoj, kaj ne devus esti rigardata kiel scienca.

Laŭ la plej bonaj informfontoj kiujn mi povis trovi, la ajlo devenis unue de ties indigena regiono, la dezerta regiono de Siberio. Tiu ĉi regiono havas tre malmulte da akvocirkulado kaj la someroj estas varmaj kaj sekaj. Tiu ĉi planto devis vere adaptiĝi al tiuj krudaj vivkondiĉoj kaj kontinuas fari tion dum tuta sia kreska ciklo. Ĝi komencis kreski dum la aŭtuno por profiti el abundo de la akvo kaj ekdormis dum la vintro (kaj/aŭ la somero en varmegaj klimatoj), ĝi lernis akumuli vastajn kvantojn da nutraĵo por ke ĝi povu travivi longajn someron kaj vintrojn. Ĝi evoluigis fortan radiksistemon kun malpli grandaj folioj, kaj kapablas kreski en tre malriĉaj grundoj. De kiam homo malkovris ajlon, ĝi iĝis unu el inter la ĉefaj bazoj de ties dieto.

Mi pensas ke la plej frua registrita historio de konscie mastruma uzado de la ajlo devenas el la oka jarcento antaŭ Kristo (AK) kaj ĝi estis kreskigata en gardeno de la rego de Babilono. Frua sumera dieto inkludis ajlon kiel ĉefa konsistaĵo de la manĝaĵoj, ankaŭ la ĉinaj historiaj skoluloj menciis ajlon priskribitan en la sanskritaj verkoj el ĉirkaŭ 3000 jaroj AK. Konfucio ankaŭ ŝategis uzi la ajlon.

Antikvaj egiptanoj kultis la ajlon kiel la dio kaj oni ofte alvokis ties nomon dum la ĵurado. Kontraŭ 15 pundoj da ajlo oni povis aĉeti viran sklavon, kaj dum kiam ili konstruis piramidojn ilia dieto konsistis grandskale el la cepo kaj ajlo. Fakte, ajlo estis tiel grava ke ĝi kaŭzis laborhaltojn kiam ili estis senigitaj de livero de la ajlo.

Iuj fontoj diras (kvankam erare laŭ aliaj pli bonaj fontoj) ke eŭropanoj kontribuas disiĝon de ajlo al ties kontinento de la tempo de la kristanaj kruzadoj. Laŭ tiuj forntoj, ekzistas ie mencioj pri alporto de tiu ĉi bongustega manĝaldonaĵo al la eŭropa kontinento. De tiu tempo ties kuirarto ne plu estis la sama. En la 18-a jarcento en Francio, la tombofosistoj uzis ajlon por protekti sin kontraŭ kontaĝio per la pesto. Dum ambaŭ la Mondmilitoj, kaj I-a kaj la II-a, slodatoj muzis la ajlon por sinproteki kontraŭ la gangreno.

Mediciaj uzoj

Mi volus mencii nun ion al ĉiuj. Ekzistas pluraj tipoj de la sekigita ajlo, kaj ajlaj piloloj. Ekzistas ankaŭ la fabrikprocesa sekigado kaj malrapida sekigado Estis faritaj pluraj studoj pri la sangoaspekto post uzo de ajlo. Plimulto de tiuj studoj pruvis ke uzado de ajlo treege bonefikas la sangon, speciale bone por la maljuniĝantoj, kvankam kelkaj montris neniujn ajn bonefikojn. Kiam mi kontrolis pri tiuj esploroj mitrovis ke tiuj ĉi esploroj kiuj uzis la fabrikprocese (rapide) sekigitan ajlon montris neniujn bonefikojn, dum kiam tiuj ĉi kiuj uzis la ajlon sekigitan per malrapida metodo, montris rimarkinde altan kvanton da pliboniĝo. Ne ekzistas iuj leĝoj rilate al la ajlo, do oni neniamk scias kin oni ricevas, kaj tial mi uzas nur per mi mem kreskigitan kaj preparitan alon.

Alia afero pri kiu homoj ne scias estas tio ĉi ke kiam oni kuiras kun ajlo oni ekhavas ĉiun la bonegan aromon kaj guston sed oni perdas en la procedo 60 ĝis 80 procentojn de la sanigaj bonefikoj. Mi kuiras multe kun ajlo kaj mi ŝategas ĝin, sed mi ĉiam ŝparas en ĉeflanke almenaŭ unu kvaronon aŭ unu tutan sekcion, por miaj salatoj por la sano., sed plimulton da tempo mi uzas almenaŭ duonon da sekcio (ajlo-dento). Uzu nur la malrapide sekigitan ajlon, aŭ plej bone eĉ freŝan, por la sano. Mi ankaŭ rimarkis unu alian aferon, kiam mi estas kun aliaj ekstere, la moskitoj mordas ĉiujn ĉirkaŭe sed ili tendencas lasi min en paco.

Kiel antibiotiko ajlo estas bonega, ĉar la antibiotika aktiveco de unu miligramo de allicino (la aktiva ingredienco de ajlo) egalas al 15 unuaĵoj de penicilino. En la esploroj ĝi estis diluita ĝis 1 parto per 125.000 kaj ĝi plu mortigis bakteriojn. Ĝi estas ekstreme efika, vaste spektra antibiotikaĵo, mortigante grampozitive kaj gramnegative. Uzo de ajlo estis pruvita detrui multajn tipojn de bakterio onkluzive de: "Streptococcus, Staphylococcus, Typhoid, Diphtheria, Cholera, E. Coli, Bacterial Dysentery (Traveler's Diarrhea), Tuberculosis, Tetanus, Rheumatic bacteria, Bacillus cereus, bacillus subtilis, Mycobacterium smegmatis, Streptomyces griseus, Staphylococcus aureus, Lactobacillus plantarum, Klebsiella, pneumoniae", kaj "Xanthomonas maltophilia" krom multaj aliaj.

Tra la ajrcentoj, homo uzis la ajlon kun pozitivaj rezultoj kaj tamen, la hodiaŭaj sciencistoj plu baraktas kun apenaŭ la ekrigardo al tiu ĉi mirinda liliaco. Rigardu al la plej maljunaj homoj en la mondo, kaj vidu kion ili havas komunan inter si. Plejmulto da ili estas uzantoj de abundaj kvantoj da ajlo, cepoj, mielo kaj nuksoj. Granda plimulto de ili manĝas ankaŭ multe da fiŝoj.

So now, we come to the portion to where each and everyone of us must develop their own conclusion. Fortunately, for me this is easy for I love all of these things for their taste and I feel very fortunate that the benefits are there also.

Do, nun ni alvenis al la parto kie ĉiuj devas alveni al propra konkludo pri la ajlo, Bonŝance, por mi tio ĉi estas tre facila, ĉar mi ja ŝatas ĉiujn manĝaĵojn por ties gusto kaj aromo, kaj mi kredas min esti tre bonŝanca ke en tio ekzistas ankaŭ bonefikoj por la sano..

Per: La Drako



No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.