UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 27, 2009

Prepariĝas Tutmonda Listo de Teatroj

Ĵus aperis en mia elektronika poŝtkesto la sube trovebla mesaĝo. Mi pensas ke oni valoras disigi tiun mesaĝon tutmonde por ke ĉiuj Esperanto Teatroj en la mondo havu oportunecon prezenti sin kaj konigi al la Internacia Lingvo parolanta parto de la popolaro de la mondo.

------------------------------------------------------------------

Estas preparata tutmonda listo de E-teatroj

Karaj geamikoj!

Kongresoj diversspecaj multiĝas en Esperantujo kaj ofte la organizantoj alfrontas la problemon pri teatra vespero. Kiun inviti? Kion prezenti? Por ilin helpi mi ricevis de la Komitato de UEA la taskon kunmeti liston de teatraj trupoj.

Mi, do, invitas vin komuniki al mi aŭ instigi la interesatojn komuniki al mi jenajn informojn:

  1. nomon de la trupo /unuopulo
  2. kontaktadreson / landon
  3. teatran ĝenron (komedion, kabaredon, ktp)
  4. jam prezentitajn spektaklojn (titolon, daton, lokon, aranĝon)
  5. postulojn por partopreno
  6. pretajn prezenteblajn teatraĵojn

    Dankante pro via kunlaboro sincere salutas

    Michela Lipari
    michela.lipari@tiscali.it

------------------------------------------------------------
ESPERANTO-TEATROJ EN POLLANDO


Se temas pri E-teatroj en Pollando, en la listo troviĝas du pozicioj, ambaŭ el Krakovo:

  1. La unuaktora teatro de Jadwiga Gibczyńska. Ĝis nun, ŝi prezentis kelkajn dekojn da E-teatraĵoj originalaj, tradukaj, propraj, dum Universalaj Kongresoj kaj multaj aliaj E-renkontiĝoj. Ŝi pretas prezenti unu el siaj kelkaj spektakloj, laŭ elekto.
  2. La E-Teatro "La Skalo" el Krakovo prezentas la originalan esperantan komedion "La morgaŭa virino" (1912) de Roksano, francino. Aktoras: Maria Majerczak, Łukasz Wojtylak.


Ĉu estas aliaj E-teatroj en Pollando? Bv. helpi kompletigi la liston. Dankon.


Resumis: Maria Majerczak

Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.