UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 13, 2009

Eŭropa Parlamento - Porpolitikista Paradizo

Artikolo tradukita el unu el inter 3 plej konataj pola portaloj: www.o2.pl

Paweł Rybicki Dimanĉo [12.04.2009, 13:30] Jen la vera paradizo! Sed nur por la elektitoj!

Tiaj aferoj okazas nur en la EP (fot. flickr/Pablo Lancaster-Jones Photo)

Politkistoj, kontraŭ ĉiuj ŝajnoj je alio, povas trafi al la Ĉielo. Kaj eĉ ankoraŭ dum vivi. Eŭropa Parlamento okazas por ili esti vera Paradizo.
Kiel kalkulis unu el inter britaj popolĵurnaloj, dum sia kvin jara kadencio eŭropa deputito povas facile enspezi tutan milionon da funtoj. Kaj alta pensio kaj abundaj adiciaj dietopagoj el la vero formas nur adicion al pluraj veraj luksaĵoj atendataj la eŭroparlamentanojn.

"Rzeczpospolita" alproksimigas al konscio de la leganto la principojn de la funkciado de la Eŭropa Parlamento. Dum tempo de la Krizego la deputitoj ne forgesis pri la absolute ne pretervideble necesaj bezonoj. La siaj propraj... Kaj tial ili donis al si la rajton flugadi kontraŭ la publika mono en la Negocklaso. Tra tuta la mondo...

Tia privilego utiliĝos ekstraordinare al la parlamentanoj. Ĉar ili amegas organizi al si forveturajn renkontojn en diversaj ekzotaj lokoj:

Plaĝoj, ekzotaj trinkaĵoj kaj drinkaĵoj, knabinoj en seksaj bikini plaĝvestetoj - jen estas scenejo de la lasta konferenco de EP dediĉita al batalo kun la malriĉego en Afriko. En pasinta jaro, novembre, 80-o da eŭrodeputitoj, kune kun siaj geedzitoj kaj 30-o da tradukistoj venis al Barbado, por diskuti tie pri la mastrumado-problemoj kaj epidemio de Aidoso en la landoj de Afriko. 19 horojn da lekcioj kaj diskutoj oni dismetis je sep tagoj, por ke ili havu la tempon ĝui la sunlumon kaj maron, sen mencii jam aliajn atrakciaĵojn.

Barbado estas lastatempe tre laŭmoda inter eŭropaj politikistoj, sed ili ŝatas ankaŭ, Tanzanion, kaj Kenion. Okazas al ili ankaŭ flugadi al Aŭstralio, por... interparoli tie inter si pri la ekonomia krizo en Eŭropo.

Jes... Tio ĉi ne estas iu ŝerco. La homoj kiuj en televido parolas al ni pri neceso ŝpari eĉ je manĝaĵo por savi ekonomion, mem prodigas milionojn - por sia propra amuzo... Certe tio ĉi ne estas procedo al kiu sindonas nur membroj de la EP. Por subteni tutan la unian burokrataĵaron ni elspezas miliardojn. Kaj diference de Ŝtataj institucioj, organoj de EU restas praktike ekster de la intereso de amaskomunikaj medioj.

En tia konteksto estas tute ne mirinda ke preskaŭ ĉiuj politikistoj estas varmegaj subtenantoj de la eŭropa integracio. Ili ja kreas al si neston plenan de komfortaĵoj, kien oni ĉiam povas sin kaŝi kaj plezurege pasigi la tempon.

Paweł Rybicki
Esperantigis: Zbigniew Wybraniec

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.