UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Apr 28, 2009

Nova Aliĝsistemo ĉe Pasporta Servo


Jen lasta anonco de la Pasporta Servo, la sola branĉo de UEA kiu agas ankoraŭ sufiĉe sendepende, tiel ke ke ĝi trovas apogon ankaŭ ĉe Universala Vivo Ligo. Kaj de mi mem persone jam de multaj jaroj. Mi alte rekomendas tiun ĉi valoran kaj interesan, bonkonatan en la movado, sendependan servon de Tutmonda Esperanto Junulara Organizo.

--------------------------------------------------------------

Karaj gastigantoj de Pasporta Servo,

Ni ĝojas ke ni povas prezenti al vi la aliĝsistemon al la nova Pasporta Servo!


Post plurmonata laboro la PS-teamo ĵus finpreparis la aliĝsistemon de
la nova retejo http://www.pasportaservo.org kaj por la unua fojo, ni petas vin plenumi anstataŭ la ĝis nun kutima papera aliĝilo la tutnovan retan aliĝilon. La reta aliĝo plenumas la
saman funkcion: Vi aperos kiel gastiganto de Pasporta Servo en la
PS-libreto, kaj en la nova retpagho www.pasportaservo.org.

Simple iru al www.pasportaservo.org kaj alklaku *Membriĝi,* supre en la paĝo.

Post plenigo de la kampoj kaj akcepto de la uzokondiĉoj, vi ricevos pasvorton en via retpoŝto. Per
ĉi tiu pasvorto vi povas eniri la paĝaron kaj poste aldoni detalojn
pri gastigado.

Ne forgesu eniri la paĝon post ricevo de la pasvorto kaj
tie aldoni la gastigo-detalojn, ĉar alikaze neniu povos kontakti vin
pri gastigo!

*Kiel mi aliĝu al la nova sistemo?*

Simple iru en la retejon www.pasportaservo.org
http://www.pasportaservo.org kaj klaku al ...

*Mi ja pretas aliĝi en la reto, sed tamen volas ke gastoj anoncu
sin telefone aŭ per paperletero. Kion fari?*

Tamen aliĝu en la reto, kaj simple indiku ke gastoj kontaktu vin
nur per telefono au paperposhto.

*Mi ne volas ke miaj telefonnumero kaj adreso aperu en la
interreto, ĉu mi tamen aliĝu?*

Senprobleme! Vi povas facile elekti ke viaj adreso kaj
telefonnumero ne aperos en la interreto, kaj ke gastoj kontaktu
vin per la retpaĝo sen vidi vian retadreson.


*Kiam malfermiĝos la nova retejo www.pasportaservo.org ?*

La retejo malfermighos laŭplane la 8a de majo.

*Mi faris eraron kiam mi entajpis miajn datenojn, aŭ poste
ŝanghis mian telefonnumeron. Kion mi faru?*

En la nova sistemo, tio ne plu estos problemo! Vi facile povas ensaluti kaj ŝanĝi viajn datenojn.

*Kiam aperos la papera eldono?*

Ĝi aperos komence de junio 2009.

*Ĝis kiam mi povas aliĝi por aperi en la venonta papera eldono?*

Ni petas ke vi aliĝu plejeble baldaŭ, sed almenau ghis la 17a de
majo 2009


*Mi volas aliĝi kiel gastiganto, sed preferas paperan aliĝilon.
Al kiu mi min turnu?*

Bv. sin turni al la Centra Oficejo de TEJO/UEA, Nieuwe Binnenweg
176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Vi povas ech aliĝi per telefono! Simple alvoku la Centran
Oficejon kaj petu la TEJO-oficejo dum ofic-horoj, lunde - vendrede
de 9a ĝis 16a, +31 10 43 6 1044

Kara PS-gastiganto, *ni multe dankas al vi pro via subteno de Pasporta
Servo*. Ankaŭ ni dankas al vi pro via pacienco, kiun ni postulis pro la
novprogramado de la retpaĝo. Ni esperas ke dank'al la nova teknologio
kaj via daŭra subteno PS havos prosperan estontecon.

Sincere salutas vin

Joop Kiefte, PS-komisiito
Gregor Hinker, prezidanto de TEJO

Apr 27, 2009

Prepariĝas Tutmonda Listo de Teatroj

Ĵus aperis en mia elektronika poŝtkesto la sube trovebla mesaĝo. Mi pensas ke oni valoras disigi tiun mesaĝon tutmonde por ke ĉiuj Esperanto Teatroj en la mondo havu oportunecon prezenti sin kaj konigi al la Internacia Lingvo parolanta parto de la popolaro de la mondo.

------------------------------------------------------------------

Estas preparata tutmonda listo de E-teatroj

Karaj geamikoj!

Kongresoj diversspecaj multiĝas en Esperantujo kaj ofte la organizantoj alfrontas la problemon pri teatra vespero. Kiun inviti? Kion prezenti? Por ilin helpi mi ricevis de la Komitato de UEA la taskon kunmeti liston de teatraj trupoj.

Mi, do, invitas vin komuniki al mi aŭ instigi la interesatojn komuniki al mi jenajn informojn:

  1. nomon de la trupo /unuopulo
  2. kontaktadreson / landon
  3. teatran ĝenron (komedion, kabaredon, ktp)
  4. jam prezentitajn spektaklojn (titolon, daton, lokon, aranĝon)
  5. postulojn por partopreno
  6. pretajn prezenteblajn teatraĵojn

    Dankante pro via kunlaboro sincere salutas

    Michela Lipari
    michela.lipari@tiscali.it

------------------------------------------------------------
ESPERANTO-TEATROJ EN POLLANDO


Se temas pri E-teatroj en Pollando, en la listo troviĝas du pozicioj, ambaŭ el Krakovo:

  1. La unuaktora teatro de Jadwiga Gibczyńska. Ĝis nun, ŝi prezentis kelkajn dekojn da E-teatraĵoj originalaj, tradukaj, propraj, dum Universalaj Kongresoj kaj multaj aliaj E-renkontiĝoj. Ŝi pretas prezenti unu el siaj kelkaj spektakloj, laŭ elekto.
  2. La E-Teatro "La Skalo" el Krakovo prezentas la originalan esperantan komedion "La morgaŭa virino" (1912) de Roksano, francino. Aktoras: Maria Majerczak, Łukasz Wojtylak.


Ĉu estas aliaj E-teatroj en Pollando? Bv. helpi kompletigi la liston. Dankon.


Resumis: Maria Majerczak

Novaĵservo de Pola Sekcio de ILEI

Apr 23, 2009

Neelĉerpebla Pura Energio el Tera Interno






















Ĉar ni vivas sur la tersurfaco ni tendencas pensi pri la energirimedoj kiel nur tiuj ĉi kiuj estas akireblaj en la ĉirkaŭanta nin medio kaj krome nur malprofunde sub la tersurfaco. Preskaŭ ĉiuj niaj kurantaj energirimedoj devenas el la materialoj ni obtenas el la maldika surfaca tavolo.

La plej ordinaraj kaj oftaj estas la nafto, la karbo kaj la radioaktivaj elementoj. Tamen, la tersurfaco nur per si mem ne difinas tutan la terglobon. Nia planedo enhavas ekzistantan en si fantastike grandegan kvanton da energio kun kiu ni ĵus komencas eksperimenti.

Eno de la tero estas tre varma. En la profundeco de 3 ĝis 5 kilometroj, temperaturo atingas eĉ 250 Celsiaj gradoj (428 Fahrenheit gradoj).

Geoterma teĥnologio klopodas provi elĉerpi tiun ĉi varmon uzante varmoperan materialon kaj transperi ĝin al la surfaco kie ni povas konverti tiun varmon je la elektro. Varmo, estas plej facila por uzi kiel la energiperanto, por labori kun ĝi (kaj per ĝi) en plimulto de projektoj kaj testoj. Ili involvas pumpadon de akvo malsupren de la profundaj bortruoj en la tero por varmigi ĝin kaj rehavigi ĝin al la tersurfaco sub alta premo. Kiam jam esti ree sur la surfaco, la varmo estas ekstraktata el tiu akvo kaj uzata por peli la turbinojn aligitajn al la elektro generatoroj. La malvarmiĝinta akvo povas esti reen pumpata subteren por ree transperi kaj alporti pli da varmo.

Kurante, la geoterma energio estas konsiderata esti renovebla ĉar la roko malvarmigita per elĉerpiĝado de energio estos ree varmigata per eĉ pli varmega roko je pli grandaj profundecoj. Fakte, la energikonserva principo diras ke la energio kiun ni ekstraktas estos perdita el la interno por ĉiam. Tamen, la kvantegoj da energio en la tera interno estas tiel gigante abundega ke ni povas prinutri ĉiujn niajn energipostulojn eĉ por miljaroj, kaj tamen plu fari neniun ajn rimarkeblan ŝanĝon en kvantoj de energio enhavigita en nia planedo.

Ekzistas multaj geotermikaj retejoj ĉe la Reto. Retejo pri la Varmega Roko Energio de la Aŭstralia Nacia Universitato estas unu el inter miaj plej favorataj. Aliaj bonaj lokoj estas la Eŭropa Programo pri la Profunda Geoterma Energio, kaj la retejo de la Geotermaj Energioj Programo de la Usona Departamento de Energio.
Kategorio (nur anglalingve): Verda Inĝenierado, Energio

Apr 22, 2009

Miss USA 2009" elektoj kaj Pederastoj

"Ci putino, "ci piĉo"!
La famkonata usona pederasto freneziĝis







fot. msnbc.com
Sed tio ja ne mirindas. Tio ĉi kion li ekaŭdis, estis plej malbona el inter ĉiu blasfemoj.

Dum elektoj por „Miss USA 2009” konata blogisto kaj dediĉita pederasto Perez Hilton direktis al S-ino Carrie Prejean, „Miss Kalifornia” unu demandon. Li volis ekscii ŝian opinion pri homoseksualitaj „geedziĝoj”. La respondo tamen preskaŭ paralizis lin:
"Proprapersone mi kredas ke la geedziĝo estas la kunligiĝo inter la viro kaj la virino. Mi ne volas ofendi iun ajn, sed mi tiel elkreskis", respondis S-ino Carrie.
Estas tre verŝajna ke, tiu ĉi ŝia honesta esprimo de sia opinio senigis ŝin de la titolo de “Miss USA 2009”. Kaj tutcerte kaŭzis tempeston en Usonaj cirkoloj de amaskomunika manipulado de tiea publika opinio. Kaj tio ĉi fakte koleregis la pederastulan blogiston, kiu sekve demonstris al la usonanoj (kaj la cetera mondo) sian toleradon de alies opinioj.
Li do unue nomis „Miss Kalifornia” la "stulta putino". Poste li pardonpetis. Sed poste li renversis la pardonpeton, kaj sekve, li denove ripetis ke, Carrie estas la ĉiesulino. Kaj la "stulta piĉo" – li ankoraŭ aldonis al tiu ĉio.
Interesa estas kio okazus se „Miss Kalifornia” respondus, ke Perez estas, ekzemple: "stulta pederasto"? Ŝi tamen ne allasis sin estiĝi provokita. Dum la intervjuo ŝi diris ke ŝi ne estas kolera je la blogisto. Eĉ pli, ŝi kompatas lin kaj ŝi preĝos por li


TOLERADO: la parolturno fierege prezentata sur la ĉielarke koloritaj standardoj, havas – kiel tio ĉi klarvideblas je tiu ĉi supra ekzemplo – aplikeblecon sole rilate al tiuj ĉi, kiuj havas siajn opiniojn esti nur “pravaj” kaj “ modernaj”.
Kaj kion pri ĉiuj la aliaj? En Pollando ĝi estas: "katolika obskurio". En Usono - "stultaj piĉoj".

Traduko de la artikolo de: Daniel Nogal el www.o2.pl

Apr 17, 2009

Eŭrunia Manipulado de Pola Registaro

Fonto: Prawy.pl
Esperantigita per: Zbigniew Wybraniec

Ĉu la Pola Registaro Volas Rompi Polan Konstitucion?
Francio kaj Germanio estas la plej grandaj parakletoj de la eŭropa superŝtato, kies konstitucio estiĝus la Lisbona Traktato. Pli kaj pli multaj konrtaŭuloj de tia superŝtato rimarkigas, ke ĝi estus nura masko por la german-franca mastrumado de Eŭropo laŭ ties propraj interesoj, krom iĝi ankaŭ komforta politika instrumento por fikomercado per intersoj de la malpli grandaj kaj malpli fortaj eŭropaj landoj, kaj speciale tiuj ĉi el la Mez-orienta Eŭropo. Oni eĉ aŭdas senkaŝe esprimatajn, kaj ankaŭ tre bone pruvitajn, opiniojn ke tio ĉi estas malnova koncepto el la repertuaro de la germana politiko: fari el la Mezorienta Eŭropo kolektujon de malmultkosta laborforto merkato kaj la vendmerkaton por la germana produktado (kaj industrio).

Apud la Lisbona Traktato (kiel Politika Instrumento), staras alia ilo por la ekonomia dominado en tia „labormerkato” kaj „vendmerkato” kiu estus la unueca valuto, eŭro, kiu estus seniginta kurantajn Centrajn Naciajn Bankojn (en tio ankaŭ la Nacian Bankon de Pollando) ian ajn influon pri ties mona politiko...
Altrudo de eŭro al la landoj kiuj ĝis nun konservis sian propran valuton iĝas do, krom la Lisbona Traktato, la unugrada celo de „Brukselo”, do de Berlino kaj Parizo.

En tiu ĉi koneksto elfluas el la registaro de Donald Tusk, kaj tra la vojo de la Ministerio de Financoj, la sugesto ke oni povas engvidi eŭron ankaŭ en Pollando… eĉ sen ŝanĝo de konstitucio! Tiu ĉi ideo vigle rememorigas kurantan provon engvidi Lisbonan Traktaton sen tutnacia referendumo. Do, kun tota preterpaso de la nacia volo kaj voĉo en tiu ĉi afero, kvankam la Konstitucio klare diras ke: „En aferoj kiun la speciala signifo por la Ŝtato povas esti organizata tutlanda referendumo: (art.125 p. 1). Ĉu povas esti pli grava afero por la ŝtato ol la decido pri la konservo aŭ rezigno el la nacia suvereneco?!... Des pli ke jam la sekvanta tiun ĉi artikolon konstitucia artikolo, unusignife decidas ke: “Prezidento de la Respubliko gardostaras kiel gardisto de la Konstitucio, li gardas la suverenecon (…) de la Ŝtato” (art.126 p. 2).
Spite de tiuj strangaj, fakte eĉ malferme suspektidaj, sugestoj elfluantaj el la Registaro de Donald Tusk, ankaŭ la engvido de eŭro, krom postulata referendumo pri tiu ĉi afero, postulas ŝanĝon de la Konstitucio. Art. 227 de la Konstitucio diras ke: „Centra ŝtata banko estas la Nacia Banko de Pollando. Sole al ĝi apartenas la rajto de mintado de la mono kaj de la decidado kaj realigado de la mona politiko. Nacia Banko de Pollando respondecas pri la valoro de la pola mono”.

Eĉ se la Centra Eŭropa Banko kun sia sidejo en Frankfurto apud la Meno aŭtorizus la Nacian Bankon de Pollando emisii, por la bezonoj de Pollando, ties eŭro valuton en la difinita kvanto – la engvido de eŭro senigus la Nacian Bankon de Pollando de ties konstitucia „respondeco pri la valoro de pola mono”, ĉar la grandecoj kaj limigoj de tia emisio de eŭro estus difinataj kaj altrudataj al Pollando per la banko el Frankfurto!... El tio ĉi klare evidentiĝas ke, eventuala anstataŭigo en Pollando de la zloto valuto per la eŭro valuto ne povas esti okazigita sen ŝanĝo de la kuranta konstitucio.

...Dumtempe, la francion, ĉefan parakleton de la Lisbona Traktato kaj disvastigado de eŭro, ĵus ĉirkaŭbrakis ondego de nekonataj jam de multaj jaroj potencegaj demnostracioj, manifestacioj kaj strikoj: en Parizo kaj pli ol 200 francaj urboj demonstris kaj strikis pli ol 2.5 da milionoj da francoj, kaj ĵus antaŭ nelonga la subteno por prezidento Sarkozy falis el pli ol 60%, ĝis apenaŭ eĉ malpli ol 30% Aperis eĉ iu nova socipolitika "valoro": amasmokado de Sarkozy esprimiĝanta per amasa sendado de SMS-j, ĉirkaŭportado de plakatoj kaj pendigado de flugfolioj kun ne havantaj multe komunan kun iu ajn eleganteco surskriboj.

Mi skribas pri tio ĉi ĉar en la polaj publikaj medioj tiuj ĉi potencegaj manifestacioj de malkontento kaj strikoj en Francio estis simple prisilentataj, kvazas pro timo ke ili perfidigus bildon de la "feliĉa" Francio: ŝajniganta sub gvido de Sarkozy esti faliĉa parakleto de la Lisbona Traktato kaj, eŭro la savanto... Sed, substanco de tiuj ĉi potenceaj demonstracioj estas tiu ĉi ke estas tute kontraŭe, ekzistas giganta malkontento de francoj pro grandega multkosteco kaj senlaboreco, antaŭ kiu – kiel tio ĉi videblas – gardis ilin nek EU nek ties eŭro. Dume – eĉ kiam mi skribas tiujn ĉi vortojn – similaj demonstacioj kaj strikoj estas jam antaŭanoncataj en Germanio, pro la samaj kaŭzoj kiel tiuj en Francio...

Iu nevidebl cenzorista mano en la onidire „misia” TVP kompate ŝparas al ni tiujn vidaĵojn de la grandega malkontento en Francio kaj Germanio, la ĉefpiliero de la UK kaj eŭro – nur ĉu tio ĉi ne estas pro la timo, ke ni ekdubos pri la mirakleco kaj „la sola praveco” de la bruksela eŭrorecepto pri la prospero?

Per: Marian Miszalski
fonte de: prokapitalizm.pl
kaj tiu fonte de: niedziela.pl

Apr 16, 2009

Korektigo de informo pri Samir

Samir Ribic eltroviĝis kaj estas bonsana kaj bonfarta. Mi do rapidas korekti la antaŭe skribitan informon. Okazis ke S-ro Marian Zdankowski rapide trovis lin per dissendo de la helpopeto tra la esperantujo kaj jam kopntaktiĝis kun Samir. Ĉion bonan.

Apelo por helpo trovi malaperintan esperantiston

!!! Jen estas helpopeta apelo de pola esperantisto kaj kunhelpanto en organizado de ĉi--jara, pola UKE en Bjalistoko, Marian Zdankowski. El sube sekvanta mesaĝo diveneblas ke la serĉata persono, S-ro Samir Ribić, el Bosnia-Hercegovina estas malaperinta senkontakteble jam de iu sufiĉe longa tempo, kaj neniel eblis lin kontakti per la donitaj per li ĉe-rete kontaktomanieroj.

Ĉu iu scias ie ion ajn pri lia sorto?

Kara,Mi havas specialan peton...

Do mi serc'as esperantiston Samir Ribić, kiu adoptis faman ludon "Tetris" al Esperanto. Lia E-ludo nomig'as "VORTARIS"SAMIR RIBIChttp://members.fortunecity.com/megaribi/http://members.fortunecity.com/megaribi/VORTARIS.htmMi ne sukcesis kontaktig'i kun li retpos'te kaj mi bezonas lin rilate al c'i tiu komputilludo - Vortaris...Pli multe pri Samir:Li naskiĝis la 4-an de novembro 1968, en Brčko, urbo kiu nun havas specialan staton en Bosnio kaj HercegovinoĜis la kvara klaso de elementa lernejo li vivis en urbeto Modriča.Poste li translokiĝis al Sarajevo.Li finis la grupon por informatiko ĉe Elektroteĥnika fakultato en Sarajevo, en la jaro 1996.En 2003j li laboris en Alem sistem kaj prelegis en fakultato.Sur lia hejmpag'o - do por publika informo estis menciitaj kontaktadresoj:Retpoŝte:http:///?v=b&cs=wh&to=megaribi@bih.net.baKlasikpoŝte:Samir RibićTrg ZAVNOBiHa 14BA-71000 SarajevoBosnio kaj HercegovinoTelefone:+387 71 543 174=======================Se vi scias nenion pri li - mi petas vin pardonon.Vi ignoru c'i leteron (sed ne traktu g'in kiel spamo).Se vi scius ion pri li - Mi petas vin informi min :-)
Kun specialaj salutojMarian ZDANKOWSKI

Apr 13, 2009

Eŭropa Parlamento - Porpolitikista Paradizo

Artikolo tradukita el unu el inter 3 plej konataj pola portaloj: www.o2.pl

Paweł Rybicki Dimanĉo [12.04.2009, 13:30] Jen la vera paradizo! Sed nur por la elektitoj!

Tiaj aferoj okazas nur en la EP (fot. flickr/Pablo Lancaster-Jones Photo)

Politkistoj, kontraŭ ĉiuj ŝajnoj je alio, povas trafi al la Ĉielo. Kaj eĉ ankoraŭ dum vivi. Eŭropa Parlamento okazas por ili esti vera Paradizo.
Kiel kalkulis unu el inter britaj popolĵurnaloj, dum sia kvin jara kadencio eŭropa deputito povas facile enspezi tutan milionon da funtoj. Kaj alta pensio kaj abundaj adiciaj dietopagoj el la vero formas nur adicion al pluraj veraj luksaĵoj atendataj la eŭroparlamentanojn.

"Rzeczpospolita" alproksimigas al konscio de la leganto la principojn de la funkciado de la Eŭropa Parlamento. Dum tempo de la Krizego la deputitoj ne forgesis pri la absolute ne pretervideble necesaj bezonoj. La siaj propraj... Kaj tial ili donis al si la rajton flugadi kontraŭ la publika mono en la Negocklaso. Tra tuta la mondo...

Tia privilego utiliĝos ekstraordinare al la parlamentanoj. Ĉar ili amegas organizi al si forveturajn renkontojn en diversaj ekzotaj lokoj:

Plaĝoj, ekzotaj trinkaĵoj kaj drinkaĵoj, knabinoj en seksaj bikini plaĝvestetoj - jen estas scenejo de la lasta konferenco de EP dediĉita al batalo kun la malriĉego en Afriko. En pasinta jaro, novembre, 80-o da eŭrodeputitoj, kune kun siaj geedzitoj kaj 30-o da tradukistoj venis al Barbado, por diskuti tie pri la mastrumado-problemoj kaj epidemio de Aidoso en la landoj de Afriko. 19 horojn da lekcioj kaj diskutoj oni dismetis je sep tagoj, por ke ili havu la tempon ĝui la sunlumon kaj maron, sen mencii jam aliajn atrakciaĵojn.

Barbado estas lastatempe tre laŭmoda inter eŭropaj politikistoj, sed ili ŝatas ankaŭ, Tanzanion, kaj Kenion. Okazas al ili ankaŭ flugadi al Aŭstralio, por... interparoli tie inter si pri la ekonomia krizo en Eŭropo.

Jes... Tio ĉi ne estas iu ŝerco. La homoj kiuj en televido parolas al ni pri neceso ŝpari eĉ je manĝaĵo por savi ekonomion, mem prodigas milionojn - por sia propra amuzo... Certe tio ĉi ne estas procedo al kiu sindonas nur membroj de la EP. Por subteni tutan la unian burokrataĵaron ni elspezas miliardojn. Kaj diference de Ŝtataj institucioj, organoj de EU restas praktike ekster de la intereso de amaskomunikaj medioj.

En tia konteksto estas tute ne mirinda ke preskaŭ ĉiuj politikistoj estas varmegaj subtenantoj de la eŭropa integracio. Ili ja kreas al si neston plenan de komfortaĵoj, kien oni ĉiam povas sin kaŝi kaj plezurege pasigi la tempon.

Paweł Rybicki
Esperantigis: Zbigniew Wybraniec

Apr 12, 2009

Tragedia tertremo plu tremadas malfeliĉan Italion

Foto.AFP / Filippo Monteforte)

Laŭ la novaĵoj el Pola Pres-Agencio (PAP), en Centra Italio, regiono de Abruzio, tero plu tremadas kaj ankoraŭ pliigas la mizeron kaj malfeliĉojn kiuj frapis enloĝantojn de tiu ĉi regiono de Italio kun ties ĉefa afliktita urbo L'Aquila.
Krom detruo de L'Aquila, kelkaj aliaj italaj urboj en tiu ĉi regiono estis preskaŭ tute neniigitaj, estante preskaŭ tute egaligitaj kun la tersurfaco Nombro de la mortviktimoj de la lunda tertremo en Abruzia en la cenra Italio kreskis ĝis 291 - informis la presagentejo Ansa. En ruinoj de la studenta apartamentaro en la urbo L'Aquila oni trovis kadavron de virino. Ĉi-sabatan matenon oni ankaŭ notis tie sekvantan, pluan, sejsmikan tremadon; ĉi foje ĝi havis la forton de 3.3 gradoj en la Richter-a skalo.

Apr 5, 2009

Eksplodoj de la Vulkanoj en Alasko kaj Ĉilio

Vulkano Llaima Eksplodas


Informfonto: http://www.wp.pl/

>>>Vulkana aktiveco plikreskas en la regiono de, tn, "fajrozono" ĉirkaŭanta la Pacifikan Oceanon. Okazis jam erupcioj de du vulkanoj - Mount Redoubt (Monto Redoubt) en Alasko kaj Llaima en Ĉilio. La Monto Redoubt suprenpafis grandajn nubegojn de la vulkana polvo je la alteco superanta 15 km, kaj dum erupto de la vulkano Llaima forfluis el ĝi granda kvanto da lafo kio devigis la (ĉilian) registaron evakui ĉirkaŭ 70 enloĝantojn de la ĉirkaŭaj terenoj. La vulkano montras pliiĝintan aktivecon de Januaro de la kuranta jaro.<<<
Ŝajnas do esti tute klara KIU - aŭ mi eble diru prefere - KIO, kulpas pri la varmiga efeko tra la terglobo - kiel tio okazis jam de ne kalkuleblaj eraoj kaj milionoj da jaroj, reen kaj reen en la eterna natura cirkulado de la naturaj cikloj de tera varmiĝado kaj malvarmiĝado...

Apr 4, 2009

Alternativaj Energifontoj kaj Brulaĵoj

Alternativaj Brulaĵoj: Recirkuleblaĵoj - Ventenergio - Hidroenergio - Atomenergio - Sunenergio - Geoterma Energio - Elektra Statiknergio de Aero. Elektroenergio el la Grundo, Elektro el Atmosfero, ktp.

Plimulto de projektoj ĉe Esperlando estas esperantigita kompilaĵo de materialoj el la retejoj trovitaj dum esplori Interreton pri alternativaj energioj. Oni prezentas tie diversajn projektoj kiuj, kvankam ekzistaj ofte jam de longa tempo estas plu ne konataj aŭ se estas konataj, do nur per kelkaj personoj en disaj unu de alia lokoj. Mi esperas ke tiu ĉi retejo servos bone per helpi apliki siajn sciojn kaj entusisamon por fari sian vivon pli bona kaj helpi pri tio ankaŭ aliajn personojn.

Tio ĉi ne estas tiel malfacila kiel oni povus pensi. Mi pensas ĉi tiun fojon, ĉefe pri la Esperanto parolantaj geamikoj kiuj vivas en landoj subevoluintaj kaj ofte tre malriĉaj. Materialoj uzataj por konstruado en projektoj kiujn mi ĉi tie prezentas estas tre bazaj kaj atingeblaj ĉie kaj facile, ofte eĉ senpage. Komprenante ke disiĝado de Esperanto povas ankaŭ helpi en disiĝado de la plibonigantaj vivon ideoj kaj projektoj mi decidis fari ĉiun tiun grandan laboron pri tradukado de materialoj trovitaj dum esplorserĉado de interreto speciale por tiu celo.

Mi tre aprecus se vi, legantoj kaj potencialj uzantoj de Eserlando kaj La Praktiko, ankaŭ helpus reciproke helpi niajn vivojn estiĝi pli bonaj kaj faciligi tion ankaŭ al aliaj, ekster de nia movado. Universala Ligo tion ĝuste celas. Kreda principaro de Universala Vivo Ligo ĉefe tion celas.

Se vi kredas simile ni aprecus ankaŭ vian kontribuon por kontinui ĉi tiun retejon sur la ondoj de Intereto. Sendu vian kontrubuaĵon, materialan aŭ monan helpon, se vi povas al si allasi tion, sciigante pri tio la Teksmajstron. Oni tre alte aprecas ĉiujn formojn de helpo.