UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 22, 2009

Humanaj aspektoj de Esperanto

Magistra disertaĵo pri la humanaj aspektoj de Esperanto


Ewelina Tokarczyk preparas magistrigan laboraĵon s.t. 'Humanaj aspektoj de Esperanto', en la fako 'Internaciaj rilatoj' de Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando.
Malfacila temo, ne nur ĉar vastega, sed precipe, ĉar ŝajne mankas tutecaj prilaboraĵoj pri ĝi.
Jen letero de Evelina.

Saluton,
En mia laboraĵo mi intencas prezenti la humanan valoron de E-o larĝe: de la problemo de la mondpaco kaj grandaj organizitaj agadoj de esperantistoj ĝis la interpersona kaj persona dimensioj. Iuj temoj estos ĉefaj, aliaj flankaj, sed ĉiuj bezonaj por tiu laboraĵo, en kiu mi volus prezenti kiel eble plej komplete humanajn aspektojn de E-o.
Temas pri ĉiaj sferoj: la ideo de Esperanto, internacia kunlaboro, solidareco, edukado, memevoluo dank' al E-o ktp, tamen kun emfazo je la socia dimensio.
Estos ankaŭ mia tasko krei la prezentoskemon por tiu temaro. Ĉu iu havas spertojn pri tio kaj povus helpi per sugestoj?
Mi estus ankaŭ tre danka, se iuj volus atentigi min pri diversaj humanaj aspektoj de E-o neofte menciataj aŭ atentataj, sendi siajn personajn atestojn, atentigi min pri bibliografiaĵoj, kiujn mi ankoraŭ ne konas kaj helpi per indikoj kiel atingi tiujn, pri kies ekzisto mi scias, sed kiujn mi ankoraŭ ne havas, ktp.
Preskaŭ tute mankas al mi materialoj pri kunlaboro de esperantistoj kaj E-institucioj kun OUN, UNESKO k.a. , ankau' pri E-o en la Ligo de la Nacioj.
Mi invitas vin al mia anoncpaĝo:
http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p_475c4n5qhj2&hl=pl ,
kie oni trovas pli da detaloj kaj mian kompletigotan bibliografion.
Kaj ankoraŭ unu detalo. Mi aŭdis, ke postvivis la duan mondmiliton minimume du esperantistoj, savitaj en nazia koncentrejo dank' al E-o. Antaŭ multaj jaroj estis publikigita artikolo pri unu el ili en esperanta revuo, verŝajne en Okcidenteŭropo.
Mi estos danka por ĉia helpo.

Korajn salutojn
Evelina Tokarczyk


Evelina Tokarczyk (fotis A.Sochacki) estas prezidantino de la Studenta Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato, organizantino de, i.a., tritagaj allogaj prezentadoj de Esperanto sur la krakova Ĉefplaco dum la ĉiujara Scienca Festivalo.
Kore
Maria Majerczak

1 comment:

  1. Ĉu vi povus ripeti ĉi tiun komenton en Espranto? Tiun ĉi lingvon ĉiuj ĉi ite komprenas, sed pri la lingvo en kiu vi skribis mi eĉ ne scias kiu lingvo ĝi estas, des malpli kompreni ion ajn...

    ReplyDelete

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.