UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Mar 22, 2009

Humanaj aspektoj de Esperanto

Magistra disertaĵo pri la humanaj aspektoj de Esperanto


Ewelina Tokarczyk preparas magistrigan laboraĵon s.t. 'Humanaj aspektoj de Esperanto', en la fako 'Internaciaj rilatoj' de Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando.
Malfacila temo, ne nur ĉar vastega, sed precipe, ĉar ŝajne mankas tutecaj prilaboraĵoj pri ĝi.
Jen letero de Evelina.

Saluton,
En mia laboraĵo mi intencas prezenti la humanan valoron de E-o larĝe: de la problemo de la mondpaco kaj grandaj organizitaj agadoj de esperantistoj ĝis la interpersona kaj persona dimensioj. Iuj temoj estos ĉefaj, aliaj flankaj, sed ĉiuj bezonaj por tiu laboraĵo, en kiu mi volus prezenti kiel eble plej komplete humanajn aspektojn de E-o.
Temas pri ĉiaj sferoj: la ideo de Esperanto, internacia kunlaboro, solidareco, edukado, memevoluo dank' al E-o ktp, tamen kun emfazo je la socia dimensio.
Estos ankaŭ mia tasko krei la prezentoskemon por tiu temaro. Ĉu iu havas spertojn pri tio kaj povus helpi per sugestoj?
Mi estus ankaŭ tre danka, se iuj volus atentigi min pri diversaj humanaj aspektoj de E-o neofte menciataj aŭ atentataj, sendi siajn personajn atestojn, atentigi min pri bibliografiaĵoj, kiujn mi ankoraŭ ne konas kaj helpi per indikoj kiel atingi tiujn, pri kies ekzisto mi scias, sed kiujn mi ankoraŭ ne havas, ktp.
Preskaŭ tute mankas al mi materialoj pri kunlaboro de esperantistoj kaj E-institucioj kun OUN, UNESKO k.a. , ankau' pri E-o en la Ligo de la Nacioj.
Mi invitas vin al mia anoncpaĝo:
http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p_475c4n5qhj2&hl=pl ,
kie oni trovas pli da detaloj kaj mian kompletigotan bibliografion.
Kaj ankoraŭ unu detalo. Mi aŭdis, ke postvivis la duan mondmiliton minimume du esperantistoj, savitaj en nazia koncentrejo dank' al E-o. Antaŭ multaj jaroj estis publikigita artikolo pri unu el ili en esperanta revuo, verŝajne en Okcidenteŭropo.
Mi estos danka por ĉia helpo.

Korajn salutojn
Evelina Tokarczyk


Evelina Tokarczyk (fotis A.Sochacki) estas prezidantino de la Studenta Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato, organizantino de, i.a., tritagaj allogaj prezentadoj de Esperanto sur la krakova Ĉefplaco dum la ĉiujara Scienca Festivalo.
Kore
Maria Majerczak

Mar 21, 2009

Universala Ligo Kultura kaj Arta


Tre interesa kaj el la estetika vidpunkto tre atrakcie farita retejo titolita Universala Ligo Kultura kaj Arta situita en Hongkongo atingeblas ĉe la adreso: http://www.ulkaret.com/ kaj ties nomproksimeco al la nomo de Universala Vivo Ligo mem faras ĝin kelksence ties frata organizo. Mi vizitis ĝin, kaj trarigardis ties enhavon trovinte ties adreson hazarde, traserĉante Interreton en serĉo de iuj materialoj rilate al Universala Ligo. Mi havas impreson ke tiu ĉi novaperinta organizo havas tre bonan ŝancon multe atingi en la kultura mondo de uzantoj de la Internacia lingvo.
Supera bildo estas unu el inter multaj diversspecaj artopecoj prezentitaj ĉe tiu ĉi retejo. Inter li estas artfoto, papereltranĉaĵoj, kaj aliaj tipe aziaj artoformoj, inkluive arstkribon ĉinan kaj japanan, ks.

Mar 17, 2009

Esperanto Librobutiko de Esperlando

Esperlando Butiko

De hodiaŭ jam aĉeteblas la unua eldono de la libro titolita "Akvo Kiel Brulaĵo", unika teĥnika kaj meĥanika eldonaĵo en Esperanto per tute nova Esperlando Librobutiko. La libro enhavas precizajn insrukciojn kun desegnoj priskriboj kaj teĥnikaj komentoj por fari per si mem la akvoelektrolizilon por ŝpari monon kaj travenki tre altajn aktualajn kostojn de ĉiuj brulaĵoj. Ĉe la adreso: http://stores.lulu.com/store.php?fAcctID=3883899 vi trovos nun la Esperlando Butikon kiu planas baldaŭ eldoni ankoraŭ pluajn aliajn eldonaĵojn pri similaj, alternativaj, temoj.

Aperis ankaŭ anglalingva retejo kun blogo ĉe la adreso: http://www.esperlando.com/blogs Ĝi estas anglalingva ĝeneralinforma blogo pri alternativaĵoj, ankaŭ pri Esperanto en Aŭstralio kaj Pollando, povigata per la cifra motoro de Word Press. Ankoraŭ alia retejo ligita kun Esperlando kaj la Universala Vivo Ligo estas Esperlando Forumo ne nur ties enhavo sed ankaŭ komandoj, instrukcioj kaj registroj sub la adreso: http://forums.cjb.net/esperlando.html estas entute en Esperantlingva phpBB Platformo.

Mar 2, 2009

Usono raportas pri homaj rajtoj en Fiĝio

Fontas el: Aŭstraliaj novajretejoj.

Raporto de usona agencio pri homaj rajtoj estas rubaĵo: diras Fiĝio.
Mar 02, 2009

Usona raporto kondamnanta Fiĝian aliron al homrajtoj estis priskribita kiel: “peco de rubaĵo” per propra agencio pri homaj rajtoj de tiu ĉi Pacifika nacio.
Raporto de Usona Departmento de la Ŝtato por la jaro 2008 sciigas ke Fiĝia militregistaro, tenanta povon de la tempo de puĉo en Decembro 2006, forneis al civitanoj ties rajton ŝanĝi registaron en la paco, timigis ilin per medioj de amaskomunikado, kaj enmiksiĝis en leĝan procedon.
Ĝi ankaŭ diris ke la stuporo (seksviolento), hejma turmentado, incesto, kaj malĉastaj atakoj estis signifaj problemoj en Fiĝio.
Tamen, la prezidantino de la Fiĝia Komisiono de Homaj Ratoj, Dr-ino Shaista Ŝameem diris ke la usonaj raportoj pri homaj rajtoj: “ne estis famkonatoj pro siaj relativa justeco aŭ balacopleno”.
“Tio ĉi estas nur la peco de rubaĵo konsiderante la fakton ke Usono ne ŝatas fingromontri al si mem kvankam rapidas fari tion direkten al aliaj” diris Dr-ino Shameen al la Fiĝia novajretejo “Fiji Live” Fiĝio Vive.
Ŝi diris ke Usono ankaŭ tute neglektis konsulti ĝustajn homojn antaŭ ol publiki sian raporton, kaj ne kontaktis ŝin por obteni raportojn de ŝia komisiono pri malbontraktoj de homaj rajtoj.
La mem proklamita premiero de Fiĝio, Frank Bainimarama, kolerigis Aŭstralion kaj aliajn Pacifikajn najbarojn pro ripeta forneado voki baloton kaj redoni sian ŝtaton al la demokracio.
La findato, 1-a de Majo 2009 por la elektoj, kiel difinita per la Forumo de Pacifikaj Insuloj ne estas atendata esti realigota.