UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jan 7, 2009

Izraela Atako je la Lernejo

Pardon / Artykuł „"Martwe dzieci leżą w kałużach krwi!". Izraelski atak na szkołę”
Daniel Nogal Wtorek [ 6.01.2009, 19:42]

Tradukis: Zbigniew Wybraniec

"Mortaj infanoj kuŝas en sangoflakoj!” Izraela atako je la lernejo.
Strefo de Gazy Izraelo Hamas Palestinanoj

Precizaj atakoj plu daŭras. Pereis jam pli ol 600 terorostoj, en tiu ĉi nombro, ĉirkaŭ 150 infanoj.
Dziennik.pl informas:
Izraela tanko pripafis domon de lernejo de la Uniiĝintaj Nacioj Organizo en la Gaza Strefo. Centoj da Palestinanoj kun tutaj familioj serĉis tie rifuĝon de la milito. Almenaŭ 42 personoj ne plu vivas. Mortaj kaj vunditaj homoj kuŝas sur la strato en la flakoj de sango – diras la atestantoj
Obusoj eksplodis la same antaŭ la lernejdomo, masakrante starintajn tie Palestinanojn, kiel ankaŭ en ties interno. Krom la mortviktimoj estas dekoj da grave vunditoj.
Guardian.co.uk citas vortojn de Fares Ghanen, laboranta ĉe la hospitalo en Dĵabaliji:
- Multaj vunditoj estas senigitaj de korpopartoj. Mi vidis la mortitojn disŝiritajn je pecetoj.
Majed Hamdan, fotografisto, kiu alvenis al la loko baldaŭ post la atako, rakontas:
- Inter la viktimoj estis tre multaj infanoj. Mi aŭdis kriegojn de gepatroj, mi vidis ilin svenadi, vidante, kio okazis al iliaj idoj.
Iomete pli frue en alia parto de Gaza Strefo 12-persona familio mortis dum la izraela aviadilatako. Tri virinoj, du viroj kaj sepo da infanoj en la aĝo 1-12 jaroj. Kelkajn personojn oni ankoraŭ plu ne sukcesis forigi el la ruinoj de la domo.
Palestinaj infanoj mortas ĉiutage. Pli, ol ni povus eĉ supozi.
Laŭ la medikaj servoj, en la Gaza Strefo mortis jam pli ol 600 personoj, el kio ne malpli ol 20 procentoj estas la infanoj.

Eĉ pli terurajn nombrojn prezentas Erik Fosse, norvega kuracisto laboranta kie la volontulo en Shifa (Ŝifa), citata per tvn24.pl:

- Ni havis konstantan fluon de pacientoj ĉiutage, sed dum la lastaj 24 horoj la nombro de personoj eĉ triobliĝis. Ĉirkaŭ 30 procentoj da viktimoj en Ŝifa estas la infanoĵ, kaj vunditaj kaj mortigitaj.
Superaj estimoj signifas ke ĉirkaŭ 150 infanoj pereis dum kelkaj tagoj de la batalakcioj.

Tial jam eĉ la izraelaj gviduloj ĉesis rakontadi la propagandajn deliraĵojn pri la "precizaj atakoj" direktitaj ekskluzive kontraŭ la malbonaj teroristoj. Ili ŝanĝis la doktrinon.
Tiun novan kurte prezentis ĉefulino de la izraela dyplomacia korpo, Cipi Liwni, pravigante tiun atakon je la lernejo:- Bedaŭrinde, inter la civiluloj kaŝiĝis la batalantoj de Hamas.
Jen ĉio. La infanoj estantaj en la sama ĉirkaŭaĵo kiel batalantoj de Hamas, subskribas sian mortokondamnon.
Ili mem kulpas – ja ili povis ne vagadi tie kie oni ne devus. Ekzemple tra la lernejoj.
Daniel Nogal

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.