UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Oct 31, 2008

Iom Pri la Elektroinvertilo

*1 Elektroinvertilo Por la Hejmelektro

Tiu ĉi artikolo temas prefere pri uzo de invertilo en la kriza situacio ol kompleta aparato por povigi loĝejon. Tiaj porkonstantaj aparatoj postulas sufiĉe grandan akumulatoran stokejon kun ekstera energifonto, kiel la suno, la vento aŭ alia, mekanika, energigenerilo por reŝarĝi la bateriojn. Ĝi ankaŭ ne temos pri grandaj generatoroj konjektataj al gardiloskatoloj de loĝejo, kiuj povigas tutan la hejmon.

Ĉi tie temas nur pri malgranaj generatoroj kun 3-4 galonaj brulaĵkanistroj kaj motoro kun 2-6 ĉevalpova kapableco. Laborante ekster la domo ili povigas dum kriza situacio la hejmajn aplikeblaĵojn tra enŝaltita al ili elektrokonduktilo La lektroinvertilo pri kiu temas ĉi tie estos tamen ĉefe povigata per nur unu aŭtomobila akumulatoro kiu postulos reŝarĝadon post ĉiu unu ĝis du hora periodo, per refunkciigado de aŭtomobila motoro (kaj do, aŭtomate, ankaŭ ties enkostruita elektrogeneratoro) reŝarĝanta la akumulatoron. Esploroj demonstris ke la V-6 aŭtomobila motoro uzas proksimume 0,5 da galono (proksimume 3,8 da litroj) dum ĉiuj 90 minutoj (1 kaj 1/2 da horoj)de funkciado. Tio ĉi signifas ke se vi uzas por tiu celo 750 Watan elektroinvertilon, vi devus reŝarĝadi 120 amperan baterion post ĉiuj du horoj per reirigado de la aŭtomobila motoro por 10 minutoj. Tio signifas ke oni gajnas 36 horojn da uzo el la 750 wata invertilo je unu galono da benzino. Tio egalas al elspezo de 3 USD (por la benzino) dum 24 horoj, se benzino estas prezita je 4 USD per galono (3.8 litroj).

4400 wata (4.4 Kilowata) generatoro uzas inter 3.6-8 litroj da banzino dum 8 horoj de sia funkciado. Tio ĉi estas proksimume 37 litroj da benzino dum 24 hora tempoperiodo, aŭ ĉirkaŭ 38 USD dum 24 horoj da uzado.Se vi uzus malpli grandan generatoron, ekz, 1000 watan modelon, kiu en plimulto da kazoj estas pli praktika, ĝi eluzus proksimume 4,4 litroj da benzino por ĉiuj 5-6 horoj de funkciado, depende de ties laborŝarĝigo. Tio ĉi postulas elspezi po ĉirkaŭ 5 USD kontraŭ ĉiuj 8 horoj da laboro, aŭ po 15 USD kontraŭ ĉiu 24 hora tempoperiodo (diurno).

Nun denove pri elektroinvertilo. Se vi uzus 750 watan elektroinvertilon, kio estus sufiĉa por povigi: laptopon (porteblan komputilon), malgrandan televidilon, dvd ludilon, saltelitan sistemon, kaj lampon, ĝi eluzus 0,2 da galono (0,76 da litro)de brulaĵo dum ĉiuj 8 horoj, kontraŭ ĉirkaŭ 0,722 USD, aŭ 0,6 da galono (2,20 da litro) de benzinoo por ĉiuj 24 horoj, kontrau 2,4 USD.

En la resumo, kosto de uzado de la 4,4 kW generatoro por 24 horoj egalas al 38 USD, tiu ĉi de la 1000 wata generatoro dum 24 horoj postulas 15 USD, dum kiam la kosto de uzo de la 750 wata elktroinvertilo dum 24 horoj egalas al nur 2,4 USD. Ŝajnas ke multaj homoj ne uzas elektroinvertilojn dum krizosituacioj nur ĉar ili ne estas sufiĉe familiaraj kun ili. Ili estas ankaŭ pli facilaj por uzi ol generatoroj. Oni nur devas konjekti ilin al baterio, kaj monŝparo estas tre signifa se okazas rompo en liverado de elektro daŭranta dum iu pli longa tempo.

Gloso: *1. elktroinvertilo (aŭ invertilo) - aparato por transformi konstantan elektron de (plej ofte) 12V aŭ 24V baterio je alterna elektro, kun alta elira voltaĵo (elektrotenso), la sama kiel uzata en hajminstalaĵoj. Estas ankaŭ modeloj kun 36V kaj 48 V enira kapableco kaj hejmpova elira kapableco.