UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 16, 2008

Pola Parko de la Mondo

Jen la artikolo kiel sekvo de antaŭtaga mencio pri Esperanto en la plej populara pollingva portalo Wirtualna Polska - Virtuala Pollando. Ĉi tiu traduko estas nur parto de tuto kaj ne inkludas fotojn kaj podkastan enhavon kiujn vi povas spekti kaj aŭdi en Esperanto ĉe la jena adreso: http://polskajestfajna.wp.pl/wid,10142808,kat,1017939,title,Saluton-la-suno-brilas---mowia-malborscy-esperantysci,wiadomosc.html?ticaid=163ea Bonvolu selekti duan podkaston ikonon de supre, inter la teksto, por trafi Esperanto enhavon. La unua estas pollingva.



Saluton, la suno brilas! - parolas malborkaj esperantistoj

Ĉe malantaŭo de la strato, 17 Marca, inter apartamentaj blokoj troviĝas la skvaro. En la jaro 2000 troviĝis tie nur la rubaĵo, kuŝis forĵetaĵoj, malnovaj kanapoj kaj mebloj. Grupo de malborkaj esperantistoj kun apogo de la loka urbestraro purigis la placon. Oni forveturigis de tie kvar tirĉarojn plenajn de la rubaĵo kaj plantis la unuan arbon - la kverkon. Tiel ĉe la Zamenhof Placo (antaŭa Hanki Sawikiej) ekestis la Parko de la Mondo nomata ankaŭ per la loĝantaro de la urbo la skvaro de esperantistoj., tra kiu gvidis nin S-ro Edward Kozyra kun siaj geamikoj.

La Parko de la Mondo ne estas la vera skvaro. La fundon kaj funkciadon prilumas la ideo kiu estas priskribita sur la ligna tabulo: Famkonataj homoj kiuj vizitas malborkon (inter aliaj, lalŭreatoj de la Nobelpremio, eŭrodeputitoj, ministroj, diplomatoj, parlamentanoj, politikuloj, verkantoj, artistoj, homoj de la kulturo kaj scienco, komercistoj...) esperantistoj aŭ la homoj kiuj subtenas la ideon de interkompreniĝo kaj la komuna lingvo kreita per la elstara Polo - Ludwik Zamenhof, plantos ĉi tie, sur la skvaro, la "Esperanto" arbon kaj malkovros solene la ŝtonon en la nomo de sia lando aŭ urbo - ekestos la unika "PARKO DE LA MONDO" Tio ĉi estos nia kontribuo en la verko de proksimiĝado inter la nacioj en la pligrandigita Eŭropa Unio. La diraĵo: Esperanto - la dua lingvo por ĉiuj, sed por ĉiu la sama" - espereble iĝos la fakto jam en la unuigita Eŭropo, kaj sekve en tuta la mondo.

Ĉiu plantado de la nova abo estas ligita kun loa ludprezentoj de la lokaj malborkaj ensembloj, kociew-aj grupoj (nomitaj tiel post la etna regino Kociewie), kaj fojfoje ankaŭ de la cigana ensemblo, dank' kiu al kunlaboro kun la knabinoj el Pelpin kantas ankaŭ la kantojn en la Esperanto lingvo. Antaŭ la plantitaj arboj (inter aliaj: kverkoj, akacioj, japanaj ginkoj) kuŝas ŝtonoj kun ties pola kaj esperanta nomo kaj la flago kaj nomo de la lando el kiu devenis la persono kiu plantis ĝin.

La Parkon de la Mondo vizitas homoj el tuta la mondo. Ĉe la fino de la lasta jaro, en Malbork okazis kopngreso de la esperantita jun kantiularo el tuta la mondo. En Majo alvenis el Poznan la fervojistoj-esperantistoj. Kiam en la jaro 2003 oni malkovris la tabulon dediĉitan al la plej maljuna pola esperantisto (konjektita kun la kongreseto de la familio Binnebesel), la aranĝon pliperfektigis la koncerto de la belgia esperantisto Molière Nduantoni Ngangu, kius pri la libereco. En la parko (kaj sur la roza taraso de la Kastelo) kreskas la transdonita kiel donaco per la Slovena urbo Maribor greftita ido de la plej malnova kulturita vito de la mondo. En la antaŭa jaro tiu ĉi ĵus plantita arbedo fruktis per 40 kilogramoj da vinberoj. Al Malbork ankaŭ ofte alvenas konfesantoj de la japana religio Oomoto. Preskaŭ ĉiuj ties konfesantoj (kaj ili nombras ĉirkaŭ 45 000) lernis esperanton, kaj Ludviko Zamenhof estas agnoskata per ili kiel unu el inter iliaj dioj.

Kion faris Zamnhof ke li trafis al la panteono de Oomoto? La partoprenantoj de tiu ĉi movado strebas al tio ĉi ke la mondo iĝu pli bela, kaj la homoj ivu en harmonio. La samo lumis al Zamenhof, kiam li en sia naskiĝurbo Bjalistok kreis la lingvon, per kiu je egalaj principoj povus interkompreniĝi loĝintaj tie Poloj, Judoj, Rusoj, Bjelarusoj, Germanoj kaj Litovanoj. Por li Esperanto estis nedisigeble konjektita kun la ideo de homaranismo - la strebado al la pura homeco kaj absoluta justeco kaj egaleco inter nacioj.

Ludwik Zamenhof skribis pri Esperanto:"Voĉ audiĝis alvoki homaron, ne al glavoj, ne la sangtempestoj, Ĝi esperon sanktan en kor' vekas, Al malpacoj homaj la pacon promesas"

Atingo de tiu ĉi idealo tute ne estis kaj plu ne estas tre malfacia. Laŭ "International Auxiliary Language Association (IALA)" post 20 horoj da studado de Esperanto mezkapabla studanto kapablas kompreni pli ol post 100 horoj da lacionoj de la franca aŭ germana lingvoj. Kaj kiam oni renkontas tiel simpatiajn homojn kiel la malborkaj esperantistoj, la volo lerni tiun ĉi internacian lingvon, eĉ pliiĝas.

Ania Czyżewska, Wirtualna Polska

Saluton, la suno brilas! - Witaj, słońce świeci! (pol.)
Esperantigis: Zbigniew Wybraniec

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.