UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 17, 2008

Favorataĵo Iĝis Malplej Favorata, Kial?

Per Elektito
Firefox Ne Plu Valoras Atenton.
Jam de ioma tempo mi rimarkis ke mia favorata retkrozilo Mozilla Firefox iĝas pli kaj pli malbona. Elŝutinte en mian komputilon la plej novan version de "Firefox 3" mi bedaŭrinde devis konstati ke tiu ĉi retkrozilo iĝis la plej malbona el inter tri kiujn mi uzis.

Nun mi uzas nur du, ĉar en la atako de malofta ĉe mi furiozo mi forviŝis Firefox. Estas rimarkinde kaj certe pripenside, kial ĉiu nova versio de tiu ĉi ja iam plej bona retkrozio ŝajnas esti pli kaj pli malbona kun ĉiu pli nova versio, kaj ne fidebla por uzi en iu ajn serioza krozado kaj interreta laboro.

Tiel: Nun, la plej bona ŝajnas esti Opera. Internet Explorer, funkcias plej bone el inter ĉiuj, kvankam tro malrapide en komparo kun aliaj, Crazy Browser, ŝajnas esti ankaŭ tre bona.

Firefox 3 - la plaj nova versio de tiu ĉi retkrozilo - rompis la sesiojn plurfoje dum uzado kaj vere furiozigis min jam kelkfoje pro tio. Ĝi ne plu valoras atenton. Certe almenaŭ ĝis la momento kiam la konstruantoj re-komencos havi iom da respekto al la nerva sistemo de siaj klientoj....

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.