UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Jul 4, 2008

Eroso kaj Agapo

ZoundryDocument

Elĉerpaĵo el eseo publikita ĉe Esperlando. Nun legebla tie ankaŭ pole en ties pollingva versio

Eroso kaj Agapo - Kiel Diferencaj ili estas?

Philip Sherrard, eksa Asista Direktoro de la Brita Lernejo de Atheno, Lekciisto pri Historio de la Ortodoksa Eklezio ĉe la Londona Universitato, en sia libro, "Christianity and Eros", (la Kristaneco kaj Eroso") tuŝas la fakton ke granda distingo ne bezonas esti farata inter kristana amo inkludanta seksrilaton kaj la kristana amo ne-seksohava.

Ni tendencas diferencigi inter la amo de Dio kaj amo de unu persono al la alia - por diferencigi inter la Agapo kaj la Eroso - kaj vidi la duan (eroson) kiel prefere malnobliganta formo de la unua kaj indulgebla nur kontrau la elspezo el la unua. En la seksigita amo sakramenta tia distingo mankas (Sherrard, 1976:2).

Naskiĝinta en Kimrujo verkanto kaj Anglikana pastro, David Thomas, prezentas spiritan vidpunkton al la sekso ne malsimilan de tiu en certaj verkoj de David Brandt Berg. Thomas skribas en sia libro, ("Partners with God: A Celebration of Human Sexuality,") "Partneroj kun Dio: Celebrado de la Homa Sekceco" kiu servas kiel manlibro uzata dum la sesioj pri aprecado de la sekso,:

Se la sekso estas esprimo de la amo, do Kristanoj, eĉ pli ol aliaj homoj, devus alpreni ties specialan ŝaton. Malbonŝance, tio ĉi ne estas la kazo. Ni bezonas konstrui prefere la sintenojn kiuj faras nian seksemon esti pliriĉiga afero kun tiel granda belegeco kia ĝi ja estis intencita esti. Nia korpo ĝuste uzata estas miraklo de la kreo, la instrumento de la Amo, Ties ekspono povas esti glora psalmo de la glorigado de la saĝa kaj sentoplena, perceptiva Kreanto. Persono kiu tenas sian korpon sekse alerta kaj alĝustiĝinita al la pozitivaj, amaj pensoj kaj sian animon malfermita al la tuŝo de Dio estas en la simfonie samsenta akordo kun, ambaŭ, kaj la kreado kaj Dio mem. Nur tiuj ĉi kiuj komprenis principojn de la reciproka kunposediĝo sur la amo-vojo malkovris kvalitojn de la kreskado kiuj levigis iliajn rilatojn al la pordo de la Ĉielo mem.

En la vero, nia amoro estis intencita esti la celebrado de la vivo, de la ĝojo, de la kompato, de la karito, kaj de Dio. Nia seksemo estas kundivido en la kreado, desegnita por ni jam de la komenco mem de la mezurebla tempo. Ĉar ĝi estas de Dio, ĝi estas la plej bone plenumata kiam ĝi respegulas la naturon de Dio - en donado kaj zorgado, en prinutrado. En tiu ĉi spirito ni povas uzi nian seksemon por plenumi nian propran ekziston kaj pliriĉigi la eston de tiuj ĉi kies vivojn ni tuŝas. Kaj en la sama spirito, ni povas fari nian specialan, kristanan, amrilaton esti la ĝojoplena kaj erotika rigardeto al la Krea Dia Esto.

Ami kun donema malavareco kaj komprenemo signifas proklami pere de niaj korpoj la esencon de Kristo. Ĉu Jezuo havis aŭ ne havis seksrilatajn spertojn - pri kio eĉ sole sugesti sufiĉas al multaj piaj kristanoj por kaŭzi ĉe ili la apopleksion - mankas dubo en mia menso. Ankaŭ, ke Li pliigis alies percepton de ilia sekseco. Li ne senigis ilin de tiu ĉi donaco de Dio, Li suprenlevis ĝin (Thomas, 1986: 29, 33, 35,39,50,57,60,90).

Eĉ la "misiista pozicio" elfalas el favoro inter Kristanoj akorde al la "Janus Report". Kvardek procentoj da "tre religiaj" homoj partoprenintaj en la studo indikis ke ili konsentas, kaj eĉ forte konsentas, ke "larĝa varieco de seksaj teknikoj estas deva por maksimuma plezuro". Kaj inter 77% da "vere religiaj" kaj 84% da "religiaj" homoj indikis eĉ ke la "orala sekso" estas laŭ ili inter "tute bona ĝis, tre normala" (Janus, 1993: 244, 246, 254).

Ĉu la Seksa Pasio Povas Esti Uzata Por Revigligi Kristanajn Ekleziojn?

Eĉ la seksrilato povas transformigĝi je la servo (ministrado) al Dio, la favoro kiun unu faras al la alia (Rousseau kaj Gallagher, 1986: 47).

Plenaj de la pasio paroj da ge-uloj, kiuj iĝas transformitaj el fremduloj je intimuloj, helpas tutan la reston de ni, la fremduloj, ankaŭ iĝi intimuloj unuj al la aliaj. Ili faras tion farante la amon esti la kredeblaĵo, tiel ke oni povas kredi tion. Kiam ni jam ekkredas unu fojon, ni povas komenci vivi ĝin. Tiam ni ĉiuj, la fremduloj, komencas esti unu al la aliaj la intimuloj, kaj ni iĝas la eklezio (op. cit, 124).
Profesoro Rousseau kaj Patro Gallagher prezentis sian pozicion rilate al Kristana seksa sinesprimo kiu, se prenita nur unu ŝtupon pli for, post la kunteksto de la geedzeca sekrilato, proksime similas proponon de David Brandt Berg, pri la Dieca rolo kiun sekso povas ludi en allogado kaj venkado de animoj por la Regno de Dio.

Iuj paroĥoj elstaras per esti progresemo en sia liturgio, aliaj pro esti orientitaj direkten al socia justeco. Sed kio estus se paroĥo estu elstariĝanta per la pasio de siaj ge-ulaj paroj?

Se Katolikoj estus konataj ĉie pro sia seksa intimeco, ilia eklezio certe ne aspektus kiel nur unu inter multaj aliaj organizoj. Ĝi estus la lumo, klara en obskureco de la ordinaraj vivoj. Ties lumo brilus tiel intense antaŭ homoj ke la homoj kiuj neniam aŭdis pri profesia misiisto estus allogataj al ĝi - pro la ĝusta kaj prava, kaŭzo. Konvertitoj ne venas amase pro nia morala praveco aŭ organiza genio, sed ili tre certe kunvenus grege se ni montrus per niaj agoj la profunde enkarnigitan veron ke la homa sekseco estas vera kaj potenca vojo al la Sankteco. Kiam ni diras ke la sekso ne estas io malbona, tio ĉi estas tute permesebla en certaj cirkumstancoj, ni do prenas nur unu etan ŝtupeton en la ĝustan direkton. Oni bezonas proklami el tegmentopintoj de domoj ke la sekso estas sankta. La pasio de geulaj paroj estas parto de eklezia heredaĵo, la altege grandvalora perlo, la lumo kiu neniel devus esti kaŝata. (op. cit, 131).

Rosseau kaj Gallagher iras eĉ plu kun tiu ĉi vidpunkto dirante:

Nun imagu alian mondon, tian en kiu katolikaj paroj estus rimarkindaj pro sia pasio kaj intimeco, la pasio kiu transformus ilin en vivantajn simbolojn de la vivanta flamo de Dieca amo - La Divorto ŝajnus tiam esti grava rilate al ĉiutaga vivo simple nur pro tio ĉi ke ĝi ja estas grava. Homoj estus tiam amasiĝantaj kur-falante dum vetkuri por aliĝi al tia eklezio. Malmultaj homoj kiuj konas Jezuon, pridubas Lian bonecon. Tio ĉi kion tamen multaj pridubas estas Lia valideco rilate al ili mem kaj iliaj ĉiutagaj vivoj. Seksa amo estas centra en vivoj de plimulto da homoj, kaj tio ĉi kion ili kutime timas estas prohibicioj kaj inhibicioj pri la seksa amrilato. Sekve do, ilia entuziasmo por cetera mesaĝo malvarmiĝas. Se ni mem, kiuj scias la povon de la sekso por moligi korojn, estus tamen celebrantaj tiun ĉi donacon de Dio, la Divorto estus grava en la senco tre vera. Homoj estus allogataj al tia Eklezio kiel muŝoj al la mielo (op. cit, 133-134).

No comments:

Post a Comment

Administrantoj petas ke oni prezentu ĉi tie ĉiujn komentojn nur en Esperanto.