UNIVERSALA VIVO LIGO

Daŭropovo, sendependeco, memsubteno, memsufiĉo, alternativaj energifontoj kaj rimedoj, scienco k tekniko - ties studoj, riserĉo kaj praktika uzo. Riserĉo pri la
Produktado kaj uzo de la alternativaj energioj per memfaraj metodoj. Naturkuracado kaj sana vivstilo. Uzado de la korekta Internacia Lingvo - Esperanto.

UNIVERSALA VIVO LIGO
Loko de la sinesprimo sen "Politika Korekteco".
Ĉiu
j formoj de la "politika korekteco" estas - kaj ĉiam estos - senkompromise deĵetataj ĉi tie

Korespondon bonvolu direkti al la adreso:
esperioster@gmail.com
(nepre aldonu "al la praktiko" en la temo de la mesaĝo, alie, ĝi povos perdiĝi).

Dec 30, 2007

Silvestra Balo en Krakovo

Se vi estos jarfine en Krakovo,
amuziĝu kun esperantistoj
en la plej granda silvestra balo en la lando,

kiu okazos sur la krakova Ĉefplaco.

Pasintjare la balon partoprenis 100 mil homoj. Ĉijare, verŝajne multe pli, ĉar estos tie, ludos kaj kantos por krakovanoj kaj personoj venintaj el aliaj urboj kaj landoj nekredebla nombro de artistoj kaj ensembloj:

eksterlandaj:
Shakin' Stevens (rokenrolo),
Boney M (inter iliaj kantoj estas: Daddy Cool, Ma Baker, Rivers of Babylon),
Lou Bega (Mambo No. 5);

landaj fameguloj:
Vox ,
Edyta Górniak.

Se vi deziras gustumi kune kun esperantistoj tiun eksterordinaran etoson kaj travivi momentojn, kiujn oni neniam forgesas, renkontiĝu kun ni la 31-an de decembro, je la 19.30, ĉe la strato Szewska, angulo de Jagiellońska, apud la kafejo "Kama". La aranĝo finiĝos je la 1.30, la 1-an de januaro 2008.
Se vi volas kontakti nin, jen la n-ro de la poŝtelefono de Małgorzata Komarnicka: 603 318 149.

Esperantistoj el ICK, ILEI, Klubo de la Esperanta Muziko

Islandio Rezignas el Karbo kaj Nafto

Ĉerpita el: www.interia.pl
Elpoligita per: Zbigniew Wybraniec

Sabato, 29 decembro (08:08)

Islandio vetas je la hidrogeno.

Islandio realigas ambician programon, kies celo estas totala rezigno el la minado-devenaj pelmaterialoj.

Ĉefa fonto de la energio, universale aplikota en ambaŭ, la industrio kune kun dommastrumado kaj la transporto estos la hidrogeno, kies brulado estas tute ne damaĝiga al la naturmedio ĉar ne kaŭzas iujn ajn malpurigoj, nek la tiel nomatan "Forcejan Efekton".

Programo decidita per la Islandia parlamento antaŭvidas pogradan pliigadonj de uzado de la elektraj motoroj en la vehikloj prinutrataj per la hidrogenaj brulaĵopiloj. Tiuj ĉi piloj eligas dum sia funkciado nur la akvovaporon.

Elektroenergion bezonan por produktado de la hidrogeno per elektrolizo, estas provizontaj hidroelektrejoj konstruataj en multnombraj, kvankam ne grandaj, Islandiaj riveroj kaj la geotermaj fontoj, kiujn ne mankas en tiu ĉio rokplena lando, abundanta je la vulkanoj. En la sekvonteco Islando intencas eĉ eksporti la hidrogenon al eŭropaj landoj.

Bragi Amasson, profesoro de ĥemio el la universitato en Rejkjaviko, pritaksas ke la proceso de transirado al la ekologie puraj pelsistemoj okupos ĉrk. 30-40 jarojn. Aktuale, sur la vojoj de Islandio troviĝas ĉrk. 180 mil da aŭtomobiloj. Tiu ĉi lando posedas ankaŭ la fiŝkaptan floton konsistan el 2500 trolŝipoj.

Fonto de la informo: PAP (Pola Agencio Presaĵa)

Dec 29, 2007

Feliĉan Novan Jaron!

Antaŭ rapide alpaŝantala Nova Jaro 2008, mi bondeziras al ĉiuj ĝuoplenan, ĝojan, prosperan kaj feliĉan Novan Jaron 2008 kaj la feliĉoplenan Novjaran Festenon kun la sekvonta ĝin tre sukcesplena cetero de la jaro.
Ĉion bonan en ĉiuj viaj entreprenoj!
Zbigniew

Dec 26, 2007

Usono Kontraŭ "Rasista" Buĝeto de UNO

Nur unu ŝtato, Usono, protestis kontraŭ UNO Buĝeto

Ban Ki Mun
AFP
Ĝenerala Konferenco de UNO akceptis por du jaroj la 2008-09 buĝeton de tiu organizo 4,17 miliardoj da Usonaj dolaroj altan. La sola ŝtato balotinta kontraŭ ĝi balotinta estis, Usono, ki trovas unu el inter planitaj konferencoj esti kontraŭ-Israela.

Por ĝi, voĉdonis 142 ŝtatoj. Kontraŭ ĝi, voĉdonis unu. La akceptita buĝeto por du jaroj estas nur minimume malpli alta ol la kvoto de 4.2 miliardoj da Usonaj Dolaroj, kiun celis S-ro. Ban Ki Mun, la Ĝenerala Sekretario de UNO.

Delegito de Usono, Mark Wallace, diris al la Buĝeta Komisiono de UNO, ke Washington estas kontraŭ la buĝeto, ĉar ĝi planas financi plusekvontan parton de la Konferenco pri Rasismo, kiu komenciĝis en la jaro 2001 en Durban, Sud-Afriko.

Usono, kune kun Israelo, bojkotis tiun Konferencon lastan fojon, dirante ke tiu lasta estis dum tiu Konferenco prezentita esti rasista.

Wallace aldonis - spite de tio ĉi ke lia ŝtato havis aliajn problemojn kun tiu buĝeto, la perspektivo de tiu ĉi Konferenco estis la proverba "guto tropleniginta la glason".

En la skriba memorando, Reprezentanto de la Sekretario Ĝenerala de UNO diras, S-ro. Ban, ĝojas pro la akcepto de tiu buĝeto, kvankam li bedaŭras ke, kontraŭ la 20 jara tradicio, tio ĉi ne okazis unuanime.

Akceptita sabate buĝeto ne enkalkulas, Pac-Misiojn, kies prediktataj kostoj estas kreskontaj de 5 miliardoj ĝis ĉirkaŭ 7 miliardoj da Usonaj Dolaroj.

El: www.onet.pl 25/12/2007

Dec 25, 2007

Kristnaskaj Bondeziroj

Karaj Geamikoj!
Mi bondeziras al ĉiuj tre feliĉan, ĝojplenan kaj ĝuoplenan Kristnaskon kun tre bongustaj tradiciaj Vigilian manĝaĵoj. Oni vaste kredas ke ĉiuj bondeziroj ricevataj en tiu ĉi tempo plenumiĝas Mi do esperas ke ĉiuj kiuj tiun ĉi mesaĝon legas renkontiĝos de nun nur kun plezuroj kaj bonfarto... :)

Dec 9, 2007

Bonvenon ĉe La Praktiko

Saluton al ĉiuj kiujn interesas praktika vivoflanko de la Esperanto parolanta parto de la homaro.
Mi planas renovigi, la Praktikon, almenaŭ unu fojon kvaronjare. Eble mi sukcesos fari tion pli ofte, se havi la tempon kaj helpon flanke de la legantoj. Bonvolu lasi siain detalojn, ke oni povu sciigi vin pri gravaj renovigoj. Estas ankaŭ bona ideo se vi vizitus tien: http://www.esperlando.com. Ĝi estas nun la adreso de Universala Ligo, nun alie aspekta al la antaŭa. Ĝi estas mezgranda retejo en la Angla kaj Esperanto kaj planata aldono de Pola lingvo. Bonvolu sendi siajn komentojn al la E-poŝto, esperioster@gmail.com. Ĉiu ankaŭ rajtas skribi siajn komentojn sencenzore rekten ĉi tie. Bonvolu uzi tiun opcion. Ĉio helpos min pri redaktado kaj plibonigado de ĉi tiu blogo.

Okaze de tri laŭvice sekvantaj festenoj: la Zamenhofa Tago, la Kristnasko, kaj la la Nova Jaro 2008, mi bondeziras al ĉiuj ĉion plej bonan kaj prosepran, multon da ĝuo kaj ĝojo kaj kiel nur eble multan feliĉon dum festado de ĉiuj ĉi tiuj festenoj al ĉiuj geamikoj.

Universala Ligo Renaskiĝas

Esperlando estas duone anglalingva. Ĉe la adreso: http://esperlando.org/esperlando.htm trovu ties Esperanto version. Ambaŭ versioj havas iom da interesaĵoj. Inter aliaj, trovu tie la: aparaton por peli aŭtomobiolon per la "HHO Gaso" - miksaĵo de la hidrogeno kaj la oksigeno - devena el akvo frakciigata per kontinua elektroliza  proceso. Ĝi estas nomata ankaŭ la "akvogaso". Vi trovos tie ankaŭ iom pri la "Homaranismo". La kreinto de Esperanto ĉiam revis pri ĝi kaj multe pri tiu ĉi sia ŝatideo laboris.

Certe ŝokos vin la nivelo de malbontraktado de alte kvalifikitaj laboristoj el "novaj" landoj de la Eŭropunio kiel, Pollando. Per amaso da falsaj promesoj oni allogas ilin al la landoj de malnova parto de la Eŭropunio, kiel Svedio, por malbontrakti ilin tie por pezega, daŭranta longegajn horojn, sanelĉerpiga sklavlaboro. Oni trovas tie elpoligitan artikolon kun ŝokaj faktoj pri tio.

Nu, kaj ankoraŭ unu tre grava afero!
Nia vivo ne ekzistus sen la sekso, tiu ĉi plej plezura, eĉ ekstaza parto de la vivo kaj sociaj rilatoj.
Oni do devige trovos ĉe Esperlando ankaŭ teologian eseon titolitan: "Kristanismo kaj la Sekso", per anonima aŭtoro el la misiista religia grupo nomanta sin, La Familo. El la historia, socia kaj religia vidpunktoj, ĝi pritraktas historion de la Kristanismo kun ties originala, liberema, amplena, reciproke subtena, komunumeca kaj sincere kundividema sinteno rilate unuj al la aliaj. La komunumo al kiu seksaj interrilatoj gravis kiel la integra, vivgrava parto de ĉies vivo. La seksrilato tute ne estis rigardataj kiel io hontinda, flankenpuŝenda. Ĝi ankaŭ pritraktas grandajn ŝanĝojn tiurilate en la nuntempa mondo.